Unua paĝo >> Esperantujo >> Recenzoj


Faktoplena verko pri la litova historio

de EFTHIMIOS MAVROGEORGIADIS

Litovio dum jarcentoj. Ilustrita historia skizo. Petras Čeliauskas. Kaunas: Litova E-Asocio, 2002. 144p. ISBN 9986 10 1107. 20 cm. Prezo: 6,00 eŭroj.

Kiam la greka nacia teamo korbopilkis kontraŭ la litova dum iu internacia ĉampioneco antaŭ kelkaj jaroj, la greka komentariisto miris pri la simileco inter la finaĵoj de grekaj kaj litovaj nomoj, proponante rektan (lingvistikan) parencecon kiu ligus ambaŭ popolojn. Kvankam la novaperinta libro de Petras Čeliauskas Litovio dum jarcentoj prezentas nenian hipotezon pri tia ligo en siaj 144 paĝoj, vi trovos ke ĝi koncize prezentas la tutan historion de tiu eks-Soveta kaj baldaŭ estonta EU-membroŝtato.

La libro komenciĝas per komentoj pri la antikvaj popoloj, kiuj vivis ĉe la Balta Maro antaŭ 12 jarmiloj kaj finiĝas per detaloj pri la nuntempa politika situacio en Litovio. Preskaŭ triono de la libro estas dediĉita al la batalo de la litovoj por sendependeco dum la 20-a jarcento.

Simpatiantojn de la soveta reĝimo mi konsilus preterlasi tiun sekcion. La aŭtoro certe ne ekzamenas tiun periodon el la tradicia marksista vidpunkto kaj li evidente ne kredas ke la suferoj de ĝia popolo estas forgesindaj aŭ nemenciindaj.

La ceteraj paĝoj ekzamenas la litovan historion el politika kaj milita vidpunktoj koncentriĝante sur la agoj de reĝoj kaj estroj kaj prezentante la kulturan produktadon de Litovio nur supraĵe. La libro plenas je bildoj kaj desegnaĵoj kiuj permesas la tekston vivigi, kvankam mankas anekdotoj laŭ la herodota stilo. Tamen, oni povas trovi diversajn informojn kiuj fojfoje ŝajnas humuraj aŭ simple strangaj. Ekzemple, mi kredas ke la antaŭ nelonge elektita estro de Kalifornio tremante legus ke ekstermantoj aperis en Litovio tuj post la Dua Mondmilito. Persone, mi ne komprenas kial la litova lingvo bezonas 258 sinonimojn de la vorto ĉevalo, sed tio eksplikus kial blanka ĉevalo aperas en la litova blazono!

Ĝenerale, Litovio dum jarcentoj prezentas mallongan, faktoplenan version de la litova historio, kiu enkondukas la leganton al la konfliktoj kaj problemoj, kiuj turmentis Litovion kaj ĝiajn najbarojn dum multaj jarcentoj. La sola problemo estas ke la aŭtoro evitis uzi konjunkciojn inter frazoj kaj, en kelkaj okazoj, tio rezultigas sintaksan idiotismon.

(El Esperanto)