Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


F1 estis implikita de tabakaj afiŝoj en Ŝanhajo

de ZUO YAN

F1 organizita de la Internacia Aŭtomobila Unio ĉiujare okazigos aŭtomobilan konkurson en Ŝanhajo en 2004-2010. La unua konkurso okazos la 26-an de septembro, 2004. La plej granda financa subtenanto de tiu konkurso estas tabaka entrepreno. La interkonsento de multaj aŭtomobilaj taĉmentoj kun tabakaj entreprenoj pri financa subteno validos ĝis 2006. Tio signifas, ke se F1-konkurso aperos en Ĉinio, do afiŝoj pri tabako kaj ĝia financa subteno sekvos. Kiam komenciĝos la F1-konkurso, afiŝoj pri tabako vidiĝos sur konkursejoj, aŭtomobiloj, kostumoj de la sportistoj, biletoj kaj aliaj memoraĵoj. Tiaj afiŝoj estos elsenditaj tra la tuta lando pere de TV-stacio.

Ĉu tabako aŭ F1?

“Se en la ĉi-jara konkurso aperos afiŝo pri tabako, tio certe estos kontraŭleĝa,” diris ĉina oficisto pri tabako-malpermeso. “Mi devas diri, ke tio estas regreso rilate limigon de tabako. Mi ne donos privilegion al F1-organizanto!” Sed Yu Zhifei, vicdirektoro de la Ŝanhaja Internacia Limigita Kompanio pri Aŭtokonkursado, diris: “La ĉinoj estas saĝaj en solvo de tiaj problemoj. Nun ni intertraktas kun koncernaj departementoj pri tio. Ni proksimiĝis al la celo. Antaŭe en la piedpilka konkurso A-1 kaj ralio jam estis simila afero.” Liaj vortoj estis klare kompreneblaj.

Informiĝinte, ke F1 en Ŝanhajo eble nuligos la malpermeson de tabako-afiŝoj, usonaj, britaj, japanaj kaj alilandaj tabakaj kompanioj tuj esprimis, ke ili volonte esti financaj subtenantoj de la Ŝanhaja Aŭtoveturado por gajni la ĉinan merkaton.

De 1968 la financa subteno de tabakaj magnatoj estas grava financa fonto por F1kaj post 1990 tabakaj kompanioj fariĝis la plej grandaj financaj subtenantoj de F1. Ĉiujare ili donacas al la aŭtokonkursado pli ol 350 milionojn da usonaj dolaroj. La plej fortaj aŭtoteamoj ricevis mondonacon de tabakaj entreprenistoj. Oni ŝerce diris, ke sur la vojo konkursas ne aŭtoj, sed cigaredujoj.

S-ro David Byrne, ministro de publika higieno de Eŭropa Unio, diris: “Kion tio signifas por la maniuloj de aŭtokonkursado? Ĉu la malpura mono por F1 estas pli grava ol la sporta spirito kaj la bela konkursado?”

Koncerne afiŝojn de tabako

Kiel oni povas kaj bone observi internacian regulon kaj bone trakti tabakajn afiŝojn, tio estas grava problemo urĝe solvenda. Laŭ la nuna leĝo pri afiŝoj, ankaŭ en Ĉinio tabakaj afiŝoj estas malpermesataj. Sen solvi tiun problemon, Ŝanhajo malobservos la komercan interkonsenton ĵus subskribitan kun la Internacia Aŭtomobila Unio, do Ŝanhajo devas kompensi perdon pro malobservo de la interkonsento.

Maje de 2003, ĉina vicĉefministro kaj ministro de sano Wu Yi ĉeestis konferencon de la Monda San-Organizo (MSO) gvidante delegacion el oficistoj de la ĉinaj Ministerio de Sano, Ministerio de Financo, Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Tabaka Buroo.

Unu el la gravaj fruktoj de la konferenco de MSO estis, ke ĝi aprobis la Framan Konvencion pri Tabaka Kontrolado de MSO, kiu jam ekvalidis. Wang Guangya, konstanta delegito de Ĉinio al UN, jam subskribis tiun konvencion nome de la ĉina registaro en la 10-a de novembro, 2003. Kiel internacia leĝo, ĝi kompreneble estas valida en Ĉinio. La 13-a artikolo de la konvencio tekstas: “Ĉiuj subskribintoj devas malpermesi aŭ limigi tabakajn afiŝojn, rabaton kaj financadon.” La ĉina registaro ellaboros serion da rimedoj pli rigoraj ol tiuj difinitaj en la konvencio kaj promesis realigi ilin.

Julie de 2002 la Jordana aŭtokonkursa teamo la unua subskribis kunlaboran interkonsenton kun la ŝanhaja kompanio. La financa subtenanto de la Jordana teamo ja estas tabaka kompanio. Kiam oni demandis la mastron de la teamo, kiel solvi la financan subtenon, li respondis, ke oni certe trovos rimedon.

Malsamaj sintenoj pri tiu problemo

Shi Tianshu, prezidanto de la Ĉina Federacio de Aŭtomobila Sportado sub la Ŝtata Sporta Administracio, diris, ke la sporta administracio subtenas F1-konkurson. Li diris, ke Ŝanhajo estas kapabla por tio. F1 donos grandan valoron per afiŝoj kaj komercado. Ĝi utilos al aliaj industrioj kaj ankaŭ al laborigo en la loko.

Koncerne la tabakajn afiŝojn, li opinias, ke en Eŭropo kaj Norda Ameriko pluraj landoj faris F1-konkurson kaj ankaŭ tie vidiĝis tabakaj afiŝoj. Ĉinio kiel disvolviĝanta lando devas antaŭ ĉio zorgi pri siaj naciaj kondiĉoj. Li opiniis, ke disvolvo estas sur la unua loko kaj ankoraŭ ne estas certe, ke tabakaj afiŝoj pliigos fumantojn.

Jiang Yuan estas vicestro de la oficejo pri tabaka kontrolado sub la Ministerio de Sano. Li klare montris sian vidpunkton: “Ni opinias, ke en Ŝanhajo oni povas okazigi la konkurson, sed ne rajtas fari tabakajn afiŝojn. Ni certe malhelpos tiajn afiŝojn!”

“SARS estis venkita en Ĉinio, tamen TV-stacio ankoraŭ admonas, ke oni ne kraĉu teren, dum iuj klopodas, ke la registaro donu privilegion,” diris Zang Yingnian, kiu sin okupis pri batalo kontraŭ tabako.

Nun la ŝanhaja kompanio faras pedantan esploradon pri la vortoj de la leĝo pri afiŝoj: “Estas malpermesite pendigi tabakajn afiŝojn en diversaj atendejoj, teatroj, kunvenejoj, sporthaloj kaj stadionoj.” Oni opinias, ke tio celas nur pendigi tabakajn afiŝojn dome, sed eksterdome oni povas tion fari. Zang diris, ke se pli serioze, do la sporthalo estas doma kaj la stadiono eksterdoma.

Nuntempe MSO atente observas la procezon de la afero.