Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Realiĝos scienc-teknologiaj Olimpikoj

de ZUO YAN

Verŝajne tio estas nur ordinara membrano, sed gluiĝinte al vitro ĝi povas gardi kontraŭ mallongdistanca pafado. Globforma lampo povas fari 360-gradan videoregistradon kaj monitoradon. Malgranda instrumento, tre simila al nigra skatolo, povas ekzameni milionojn da homoj kaj ligiĝi kun komputilo. Se oni registras ies irison kaj konservas la registraĵon en la materiala banko de komputilo, do la komputilo povas tuj distingi tiun, se nur li staras antaŭ la ekrano 1.5 sekundojn. La videomontrilo instalita ĉe la domo povas ebligi al la pasantoj ĝui la ekranon, kiu tamen ne malhelpas rigardi eksteren de la domo.

La supre menciitaj produktoj estis eksponitaj februare de 2004 en la Dua Pekina Internacia Ekspozicio de Fundamentaj Sportaj Instalaĵoj kaj Sportejaj Teknologioj”, kies pintaj teknologioj eble estos uzataj en la 29-aj Olimpikoj en 2008.

Respondeculo de la Organiza Komitato de la 29-aj Olimpikoj diris, ke la Pekinaj Olimpikoj alprenos multe da avangardaj kaj maturaj teknologioj, iuj el ili eble estos unuafoje uzataj en la Olimpikoj.

En 2004 oni faras kompletan konstruadon por la Pekinaj Olimpikoj. La 35 sporthaloj kaj stadionoj estas en streĉa konstruado kaj riparado. La konstruado, fundamentaj instalaĵoj, aŭdo-videa elsendo kaj sekureca garantio havas grandan bezonon al la merkato, kio kompreneble altiras al si multe da grandaj kompanioj. En la raporto pri gastigo de la 29-aj Olimpikoj Pekino prezentis ideon pri Olimpikoj verdaj, scienc-teknologiaj kaj humanaj, kio ricevis aprobon de la internacia socio. Ĉi-foje partoprenis la ekspozicion pli ol cent entreprenoj, el kiuj 80% estas alilandaj entreprenoj, inkl. de pluraj el la 500 potencaj entreprenoj de la mondo, kiuj plurfoje montris sin en la pasintaj Olimpikoj, mondpokalaj piedpilkaj konkursoj kaj aliaj grandaj sportaj konkursoj. Per multe da altteknologiaj varoj ili plene montris la ideon pri sciencaj Olimpikoj.

La Ĝenerala Elektra Kompanio de Usono estas unu el la 9 plej grandaj entreprenoj, financantaj la 29-ajn Olimpikojn. Ĝi unuafoje prezentis siajn varojn kaj servon al Ĉinio kaj la Pekinaj Olimpikoj, kiaj kugloŝirma plastaĵo, surrada elektrejo, porteblaj medicinaj aparatoj kaj nova polvorega tekniko, per tio ĝi fariĝis la unua kompanio el la 500 potencaj kompanioj de la mondo, kiuj realigis la ideon pri diĝita sporthalo en Pekino.

La Ĝenerala Elektra Kompanio de Usono nun havas ĉinan olimpikan taĉmenton kovrantan plurajn fakojn. La prezidanto de la direktoraro kaj ĉefa ekzekutiva oficisto de la kompanio postulis, ke ĉiuj ekzekutivaj oficistoj de ĝiaj filioj celu disvolvon kaj perfektigon de la fundamentaj instalaĵoj de Pekino, sed ne sole rektan konstruadon kaj servon por la Olimpikoj.

Januare de 2004 la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, la Pekina Registaro kaj la Ministerio de Energioj de Usono kune subskribis kunlaboran kontrakton pri puraj energioj por la Someraj Olimpikoj en Pekino. De 2002 Ĉinio kaj Usono faris plurajn simpoziojn kaj intervizitojn por diskuti pri kunlaboro en tiu kampo kaj decidis kunlaboron en efika utiligo de natura gaso, projekto pri energioj en la Olimpika Vilaĝo, karbo-purigo kaj aliaj 8 flankoj.

La internacia socio donis atenton ankaŭ al konstruado de la nacia naĝ-centro por la 29-aj Olimpikoj. Granda entrepreno de Aŭstralio, kiu produktas kaj vendas ekipaĵojn por naĝejoj, proponis al Pekino varojn kun abundo da teknologiaj faktoroj uzatajn en grandaj konkursoj, kiaj mediprotekta ozona kaj asepsa sistemo kaj elektronorega sistemo. En tiaj sporthaloj la sportistoj sentas sin bone kaj povas perfekte disvolvi sian kapablon kaj eĉ akiri pli bonajn sukcesojn.

De nun ĝis 2006 Pekino faros scienc-teknologian kunlaboron kun Eŭropa Unio, Germanio, Francio, Grekio kaj Japanio.

“Laŭ bezono de la Olimpikoj, ni enkondukis, lernis kaj posedis internaciajn avangardajn teknologiojn, organizis la scienc-teknologiajn fortojn de la tuta lando kaj utiligis la sciencajn fruktojn de Ĉinio por fari la Pekinajn Olimpikojn nova sportkunveno kun altteknologia enhavo,” diris respondeculo de la Organiza Komitato por la Pekinaj Olimpikoj.

En 2001 la Ministerio de Scienco kaj Teknologio de Ĉinio kaj la Pekina Registaro, Ŝtata Sporta Administracio, Ĉina Akademio de Sciencoj, Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj aliaj departementoj kune ellaboris “Agadplanon pri scien-teknologiaj Olimpikoj en 2008”. Pekino fondis ankaŭ sciencist-teknikistan bankon por la Olimpikoj por ke la sciencistoj kontribuu al la Olimpikoj.

En la pasintaj du jaroj oni komencis 10 gravajn projektojn kun kompakta scienc-teknologa enhavo. Ili estas intelekta trafika sistemo, esplorado de elektraj aŭtoj kaj ilia industriigo, teknologio pri puraj energioj, reta sistemo de plurlingva intelekta informa servado, esplorado de kernaj teknologioj kontraŭ sablovento en Pekino, teknologio pri altkapabla mikrosatelito observanta la terglobon kaj ĝia praktikado, esplorado de ŝlosilaj teknologioj pri manĝaĵa sekureco, esplorado de teknologioj pri sekureco de Olimpikaj informoj kaj eksperimento de imitado de softvara sistemo, normoj de la teknologioj de verda konstruado kaj ilia aplikado, ekzameno de ekscitiloj kaj esplorado pri ilia aparato.

Nun tiuj 10 gravaj projektoj jam eniris en grandskalan konstruadon. Krom la investado fare de la registaro, ankaŭ multe da socia kapitalo estas investitaj, kiuj konsistigas 59.5% de la totala investo.

“Pekino fariĝos modela urbo por uzado de elektraj aŭtoj.” La Scienc-teknika Komisiono de Pekino diris, ke antaŭ la fino de 2004 en Pekino funkcios 20 elektraj aŭtobusoj. Laŭ la “Agadplano pri scienc-teknologiaj Olimpikoj en 2008” Pekino havos Olimpikan taĉmenton el almenaŭ 1000 elektraj aŭtoj kaj tiam Pekino eble fariĝos urbo kun plej multe da elektraj aŭtoj en la mondo.

Krom tio en 2008 moviĝos ankaŭ sunenergiaj plezurŝipoj sur riveroj de Pekino.