Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


Ĉinio energie ekspluatos la riĉfontojn
de maljunaj talentuloj

de ZUO YAN

Ĉinio estas lando kun plej granda loĝantaro, kaj kompreneble ankaŭ granda estas la nombro de maljunuloj. En 2025 maljunuloj konsistigos 30% de la totala nombro de salajruloj. En la proceso de rapida eniro en maljunecan socion, la riĉfontoj de maljunaj talentuloj dumlonge neglektataj jam vekis atenton de la socio, kaj la “duafoja ekspluato de riĉfontoj de talentuloj” estis metita en la tagordon de la registaraj departementoj.

Hu Changsong estis maŝin-ekzamenisto en ŝtata entrepreno. Li estis tre sperta kaj la entrepreno alte taksis lian rolon. En sia granda okupiteco li vidis sian valoron. Antaŭ 2 jaroj li emeritiĝis en la aĝo de 65 jaroj. Tio ja estas la maksimuma aĝo por laboro kaj la energioplena Hu devis nenifare resti hejme.

En la unuaj 2 monatoj li sentis malstreĉecon. Sed iom post iom li enuiĝis kaj deziris labori refoje.

Li decidis serĉi laboron. Sed kiam li penis en tio, li renkontis malfacilojn. Nun oni preferas mezaĝajn kaj junajn dungitojn kaj maljunuloj malfacile povas trovi laboron. Li penis tutan jaron, sed ne trovis deziratan oficon.

“Ĉinio bezonas multe da ‘blukolumajn laboristojn’, sed kial mi ne povas trovi laboron? Ĉu sole aĝo decidas la aferon?” Hu ne komprenis la situacion.

Fakte en Ĉinio kun problemo de malfacila labordonado, multaj homoj troviĝas en la sama stato kiel Hu Changsong. Ili ĉiuj havas ian lertecon en la profesia laboro, sed ne povas trovi lokon, kie ili povas servi per sia talento. En tio estas persona faktoro, sed pli grave estas, ke dum longa tempo Ĉinio ne havis politikon por ekspluati kaj utiligi la riĉfontojn de maljunaj talentuloj.

“En Ĉinio estas 30 milionoj da maljunaj intelektuloj, kaj 6 milionoj el ili jam emeritiĝis. Kaj senĉese emeritiĝas granda nombro da maljunaj intelektuloj ĉiujare. Ili estas tre valoraj riĉfontoj de talentuloj; se oni ne bone utiligos ilin, tio estas la plej serioza malŝparo el ĉiuj malŝparoj.” Tion diris Li Baoku, la konstanta vicdirektoro de la Kabineto de la Tutlanda Laborkomitato por Maljunuloj.

Pro la longiĝo de vivdaŭro de la homoj, malrapidiĝo de kresko de la loĝantaro kaj pliboniĝo de medicinaj kondiĉoj, en la ĉina loĝantaro aperas multaj maljunuloj pli rapide ol en tiu de la okcidentaj landoj. Tio signifas, ke Ĉinio nepre devas pli akcenti la protekton kaj ekspluaton de la riĉfontoj de maljunaj talentuloj.

Racia ekspluato de la riĉfontoj de maljunaj talentuloj estas unu el la gravaj rimedoj por solvi la problemon de maljuniĝo de la ĉina loĝantaro. Tio povas krei riĉaĵojn por la ŝtato kaj socio, levi la memprotektan kapablon de maljunuloj, vigligi la socion kaj protekti ĝian stabilecon.

La kvina censo de Ĉinio en novembro de 2000 montras, ke Ĉinio jam nombris 132 milionojn da maljunuloj de pli ol 60 jaroj, kaj 90 milionoj el ili superis la aĝon de 65 jaroj, nome 7% de la totala loĝantaro de Ĉinio, ĉe la limo de la internacie akceptita por determini maljunecon de la socio. Specialistoj asertis, ke en la mezo de la kuranta jarcento Ĉinio nombros 400 milionojn da maljunuloj, 26.5% de la totala loĝantaro de la lando.

“Maljuniĝo de la socio grave influos la socion kaj ekonomion pozitive kaj negative, kaj la ŝlosilo por solvo de la problemo estas turni negativan infuon en pozitivan. Kompare kun la okcidentaj landoj, Ĉinio frontos pli seriozan defion. Tial Ĉinio bezonas antaŭpreparon por serioze trakti la ĉiam kreskantan maljunularon,” diris specialistino Feng Lida.

Vizaĝe al tia situacio, Ĉinio decidis alpreni serion da rimedoj por pli akcenti ekspluaton de la riĉfontoj de maljunaj talentuloj en 2004, kaj unu el la rimedoj estas establi merkaton de maljunaj talentuloj. Espereble en la estonteco Hu Changsong kaj liaj samspeculoj ne ĉagreniĝos pro serĉo de laboro.

Krome, por kiel eble plej baldaŭ starigi transigan platformon por maljunaj talentuloj, Ĉinio investos por establi instituciojn por interŝanĝo de maljunaj talentuloj, konsultiĝo de maljunaj specialistoj kaj trejnado de maljunaj kadroj. Samtempe koncernaj departementoj establos aŭ monhelpos programojn senrezerve disvolvontajn la intelekton de maljunaj talentuloj kaj monhelpos maljunajn metiistojn en ilia heredigo de iliaj tradiciaj originalaj artoj.

Nun la ŝtataj organoj estas reformataj, la registaraj funkcioj transformataj, la personaro malgrandigata kaj multaj laboroj de konsultiĝo kaj enketado kaj fokusa problemo de akvoadministra laboro, ekzemple akvoŝparo, sekiĝo de la Flava Rivero, konduko de akvo de la sudo al la nordo, daŭra utiligo de akvaj riĉfontoj kaj mediprotektado, bezonas konsilojn de spertaj maljunaj specialistoj. Ekzemple, por garantii la kvaliton de akvoadministraj vorkoj, la Ministerio de Akvaj Riĉfontoj invitis 50 emeritiĝintajn specialistojn inspekti la akvoadministrajn vorkojn.

Cetere, unu el la plej gravaj laboroj en ekspluato de la riĉfontoj de maljunaj talentuloj estas kiel eble plej baldaŭ ellaboriperfektajn politikojn kaj regulojn. Oni devas observi la nunajn efikajn politikojn kaj revizii la regulojn nekonformajn al la nova situacio kaj novaj cirkonstancoj, kaj serioze esplori la blankajn punktojn de la politikoj. Konkrete dirite, la koncernaj departementoj de la ŝtato devas ellabori taŭgajn politikojn kaj difinojn kaj konkretajn metodojn kaj rimedojn, determini fundamentajn politikojn kaj fundamentajn kanalojn por la ekspluato de la riĉfontoj de maljunaj talentuloj kaj determini la direktojn kaj sferojn por taskado de maljunaj talentuloj. Samtempe diversaj lokoj kaj departementoj devas ellabori praktikan planon laŭ la stato de la maljunuloj, la integra pensfadeno por duafoja ekspluato de la riĉfontoj de talentuloj kaj la reala laborstato.