Unua paĝo >> Socio >> Aktuala temo


“Kapablo de regado” – unu el la plej furoraj terminoj de la ĉinaj loĝantoj

Kiam la Kvara Plena Sesio de la 16-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) elmetis la koncepton pri “kapablo de regado” en la 15-a de septembro 2004, tiu termino rapide furoris inter la ĉinaj loĝantoj.

La sesio lanĉis diskuton pri kapablo de regado 55 jarojn post kiam KPĈ fariĝis reganta partio en Ĉinio. La decido aprobita de la sesio pri levo de la kapablo de regado fariĝis temo multe diskutata de intelektuloj kaj ordinaraj popolanoj.

Oni serĉis la terminon “kapablo de regado” (en la ĉina lingvo) en la TTT-ejo <cn.yahoo.com> kaj en nur 0.16 sekundo oni trovis milionon da retpaĝoj, dum en la fama Google aperis 421 mil koncernaj retpaĝoj. Tiuj paĝoj troviĝas en diversaj TTT-ejoj kaj la enhavo kovras preskaŭ ĉion inkluzive de oficaj aferoj, trafikaj reguloj kaj eĉ malpermeso de almozado.

“La konstruado de kapablo de regado koncernas la sorton kaj estontecon de la lando kaj kompreneble vekis grandan atenton de la teoriistoj kaj vastaj popolamasoj,” diris Huang Zongliang, profesoro de la Instituto de Internaciaj Rilatoj sub la Pekina Universitato, kiu gastis en la TTT-ejo <www.people.com.cn> kaj tie interparolis kun ret-uzantoj. Li montris neniom da miro pri ilia entuziasma partopreno.

En la lastaj jaroj la akcia merkato de Ĉinio estis depresia kaj la akciuloj forte malkontentis pri la enmerkatiĝintaj kompanioj, al kiuj mankas honesteco kaj severa kontrolado, sed la nova koncepto pri kapablo de regado lumigis la menson de la akciuloj kaj en la lastaj monatoj vehikloj ofte diskutis pri tio, ke en la krizaj horoj de la akcia merkato oni demandis pri la kapablo de regado de la merkato kaj pritraktis la kapablon de regado, ŝlosilan problemon por stabiligo de la akcia merkato, kio montras la malkontentecon kaj deziron de la akciuloj.

Multe da ĉinoj uzas tiun politikan terminon en sia ĉiutaga vivo. Ret-uzanto, kiu nomas sin hundvosto (Setaria viridis), atribuis sian malfeliĉan eksedziĝon al malforta kapablo de regado en la familio kaj li alvokis, ke la viroj potencigu sian kapablon de regado.

Fakuloj diris, ke sincereco de la supra socitavolo kaj aspiro de la socia fundo estas movforto de rapida disvastiĝo de la termino “kapablo de regado” en la mallonga tempo kaj ankaŭ fundamenta garantio de KPĈ por plibonigi sian kapablon de regado.

La Instituto de Aplikataj Lingvoj de la Pekina Linga Universitato publikigas en ĉiu duonjaro dek furorajn terminojn. Profesoro Zhang Pu, kiu respondecas pri tiu temo, diris, ke la termino “kapablo de regado” kredeble fariĝos unu el la dek furoraj terminoj en la dua duonojaro de 2004.