Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


 

VORTOJ AL LERNANTOJ
de LAŬLUM
Senlace, pene studu,
Dum studo vi ne ludu.
Por iĝi eminenta,
Vi estu diligenta.
Estonton mi aludu,
Sed nepre vi konkludu:
Se lernos vi prudenta,
Fariĝos vi talenta.
Proverbo: Eko bona --
Sukceso jam duona.
Do perdu eĉ ne horon!
Jen mia vort' admona:
Se vi deziras gloron,
Evitu ne laboron.

 

PRINTEMPA PENSO
de LAŬLUM
Printempe pompas la naturo,
Pekino belas sen mezuro.
Abundas ĉie buntaj floroj,
La urbo plenas je koloroj.
Ĉiela bluo, lag-lazuro;
Popol' baniĝas en plezuro.
La vivon flegas sunfavoro
Kaj gaje kantas ĉies koro.
Proverban pravon ni konsentu,
Printempe planon ni atentu.
Por realigo de l' espero,
Ni l' devon peni bone sentu.
Ne vane pasu eĉ tempero,
Por prosperigo de l' afero.

 

LA VIVO
de LAŬLUM
La homoj venas en la mondon kun ekploro
Kaj poste ludas sian rolon kiel aktoro.
Diversas ja iliaj profesiaj nomoj,
Kostumoj, veturiloj, manĝoj kaj peplomoj…
Malsamas sortoj de ŝofor' kaj profesoro:
Dum unu en doloro, dua en honoro;
Potenca en palaco, povra eĉ sen domo,
Sed ĉiu je la fino iĝas nur fantomo.
Ja kian sencon veran havas homa vivo?
Ĉu nur penado, plendo, plor' sen pozitivo?
Naturo nepre havas propran reglamenton.
Direkti ĉiun eron de l' vivulaktivo.
La scienculoj, filozofoj ne momenton
Malŝparu, entreprenu eksperimenton.