|  | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Aŭskultu, karaj gesamideanoj, | 
              
                |  | Mi vin alvokas kun levitaj manoj! | 
              
                |  | Aŭskultu min, vi angloj, rusoj, francoj | 
              
                |  | Germanoj, hindoj, danoj kaj japanoj... | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Amikoj, vi alvenas al Kongreso, | 
              
                |  | Sendube kun persona intereso, | 
              
                |  | Ĉu por plezur' turisma, amikiĝo | 
              
                |  | Aŭ por praktik', por buŝlingva progreso... | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Ĉu vi volontus turni la orelojn | 
              
                |  | Por aŭdi plendojn, plorojn kaj kverelojn? | 
              
                |  | Ĉu vi dezirus uzi la okulojn | 
              
                |  | Por vidi murdojn, mortojn kaj suferojn? | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Jam antaŭ naŭdek naŭ senpacaj jaroj, | 
              
                |  | Ĉe l' franca urbo Bulonjo sur Maro | 
              
                |  | Majstro Zamenhof pledis por frateco, | 
              
                |  | Por paca kunvivado de l' homaro. | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Sed nun ni vidas, preskaŭ post jarcento, | 
              
                |  | Ke mankas inter homoj frata sento, | 
              
                |  | Kaj egoismo viglas malamike, | 
              
                |  | Militoj daŭras gento kontraŭ gento! | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Tertremoj, tromboj, terura polucio... | 
              
                |  | Malbonas pli la homa vivmedio. | 
              
                |  | Ŝakale krudas ofte l' progresintoj; | 
              
                |  | Al nia mondo mankas harmonio... | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Ĉi-foje nia temo de l' Kongreso | 
              
                |  | Estas tiu de lingva egaleco | 
              
                |  | En komuniko inter la nacioj. | 
              
                |  | Ĉu tio estas signo de progreso? | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Malnova temo! Ja blankbarba temo! | 
              
                |  | Verŝajne plu persistos la problemo... | 
              
                |  | Ja kio estas la kial' de tio? | 
              
                |  | Tro multa stulto, mank' de progresemo ! | 
              
                |  |  | 
              
                |  | La sciencistoj kreis multajn novojn, | 
              
                |  | La homoj ja akiris grandajn povojn... | 
              
                |  | Sed l' egoismo de la grandsinjoroj | 
              
                |  | Klopodas ruze kaŝi krimokovojn... | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Mizeroj, mortoj kaj turmentaj tristoj | 
              
                |  | Pro teroristoj kontraŭ teroristoj... | 
              
                |  | Kiel do la homaro granda povas | 
              
                |  | Pli feliĝiĝi per l' esperantistoj? | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Ne pesimistoj estu l' esperantoj, | 
              
                |  | Sed vere bravaj pacaj batalantoj. | 
              
                |  | Sentime ni antaŭen marŝu kontraŭ | 
              
                |  | La malamikoj, kun kuraĝaj kantoj. | 
              
                |  |  | 
              
                |  | La UK estu nia manifesto | 
              
                |  | Kaj pli kuraĝa plenvoĉa protesto | 
              
                |  | Kontraŭ ĉiaj stultaj malhomecaj | 
              
                |  | Barbaraj agoj kontraŭ la honesto. | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Ne diru, ke malgrandas nia forto! | 
              
                |  | Potenco ja naskiĝas el frapvorto! | 
              
                |  | Kunagu ĉiuj anoj de l' homaro. | 
              
                |  | Ni devas memdecidi pri la sorto. | 
              
                |  |  | 
              
                |  | Kunagu tuta l' esperantistaro | 
              
                |  | Pli energie kaj en solidaro, | 
              
                |  | Por ke alvenu kara la epoko | 
              
                |  | Sen terorismo, murdo kaj amaro. |