Unua paĝo >> Kulturo >> Literaturo


Aŭtuna pejzaĝo de Pekino

Je mencio pri aŭtuno de Pekino oni nature pensas pri ruĝaj folioj kovrantaj Xiangshan-monton, kiu estis unu el la famaj imperiestraj ĝardenoj kaj apartenas al la Okcidenta Montaro. La okcidenta kaj norda flankoj de la montaro baras frostan aerfluon. La klimato taŭgas al kreskado de plantoj. La fumarboj (Cotinus coggygria) okupas 86 hektarojn, kaj 130 mil arboj donas ruĝajn foliojn. Aŭtune la monto plenkovrita de ruĝaj folioj estas bona loko por ekskurso de pekinanoj. La Ruĝfolia Festo en oktobro de ĉiu jaro altiras centojn da miloj da turistoj al Xiangshan-monto. La belaj ruĝaj folioj tra la monto ŝajne fariĝis simbolo de aŭtuno de Pekino.

Malmultaj scias, ke mankis ruĝaj folioj en aŭtuno de Pekino sur Xiangshan-monto antaŭ la meza periodo de Qing-dinastio (1644-1911). La arbaro de Xiangshan-monto estis plantita laŭ postulo de imperiestro Qianlong. Ĝi havis buntan pejzaĝon kun ruĝo de aceroj kaj fumarboj, flavo de ginkoj kaj verdo de pinoj kaj cipresoj. Post Qianlong-periodo de Qing-dinastio ruĝaj folioj de fumarboj iom post iom formis ĉefan koloron de aŭtuno en Pekino.

Fakte la origina koloro de pekina aŭtuno estis ore flava, sama kiel tiu de tegmento el glazuritaj tegoloj en la Imperiestra Palaco. Tial oni nomas aŭtunon de Pekino "ora aŭtuno". Sur jujubarboj en aŭtuno oni povas trovi koloron plektitan de flavo kaj verdo. Verdo simbolas forirantan someron kaj flavo alvenantan aŭtunon. Ĝuste pro aŭtuna flavo de jujubarboj, iu vilaĝo en la Okcidenta Montaro ricevis la nomon Flava Folio. Jujubarboj plantitaj ekster la domo de Lusin ankoraŭ portas flavajn foliojn kaj fruktojn, kiuj aludas, ke estas printempo post aŭtuno kaj aŭtuno post printempo.

En aŭtuno de Pekino flavaj folioj estas simbolo de Pekino, kiu disigas vintron kaj someron. Ĉiu angulo plenas de flavaj folioj velkintaj, kiuj diferencas de aŭtuno en suda Ĉinio. Post apero de flavaj folioj finiĝas somero, kaj post falo de flavaj folioj venas vintro. Kun alveno de aŭtuno ĉu jujubarboj en kvadrataj kortoj kaj grimpantaj guŝoj sur la kortaj muroj, ĉu soforoj ĉe la pordo de la kortoj, poploj ambaŭflanke de la stratoj kaj herboj en la urbo estas vualitaj de orflava brilo. Escepte de malmulte da pinoj kaj cipresoj ankoraŭ kun verdo, preskaŭ ĉiuj aliaj arboj flaviĝas aŭ fariĝas freŝe kaj pure orflavaj kun mildo kaj brilo, aŭ velke flavaj pro perdo de akvo. Ĝenerale aŭtuno de Pekino estas flava brile, vi povas flari aeron kun speciala aŭtuna sekeco.