Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Rizvino de Shaoxing

de WA NA

Se la Fortuno kondukos vin al Shaoxing, vi povos pasumi sur strato kaj rigardi la belajn pejzaĝojn de akvolando de suda Ĉinio, tiam vi scios, ke preskaŭ ĉie tie aromas vin-odoro, kaj rimarkos la diversajn drinkejojn plenajn de klientoj. Vi povos ankaŭ endomiĝi kaj preni tason da vino, kaj tiam vi trovos, ke via vojaĝo ne estas vana.

Longa historio

Shaoxing estas urbo kun longa historio. Tie la popolaj moroj estas simplaj kaj kultura etoso densa. La rizvino estas ĝia tradicia produktaĵo. Tie en ĉiu vilaĝo oni produktas rizvinon kaj ĉiu ŝatas ĝin. La vina kulturo estas aparta trajto de la urbo kaj estas valora kultura heredaĵo.

Jam en Zhou-dinastio (1046 a.K. – 256 a.K.), tie komenciĝis vin-farado. En la 5-a jarcento rizvino de Shaoxing fariĝis tributo al la kortego.

La vinfarada tekniko spertis reformadon kaj evoluon en jarmiloj, kio koncernas sciojn de kemio, mikrobologio, manĝaĵoj kaj nutrado. La antikvaj vinfaristoj ne havis tiujn sciojn. Ili faris ripetatan eksperimentadon, transdonis la sperton de generacio al generacio kaj tiamaniere riĉigis kaj akumulis valoran sperton pri farado de rizvino. En la 10-a jarcento la rizvina farado ekhavis fundamentan metodon. Dank' al la delikata teknologio la vino estis tre ŝatata ne nur de ĉinoj, sed ankaŭ de fremdlandanoj. En la 17-a jarcento ĝi eksportiĝis alilanden.

Delikataj materialoj

Pluraj urboj de Ĉinio havas tradicion de farado de rizvino, sed tiu en Shaoxing estas plej bona. Kial? Tion kaŭzis la aparta geografia medio kaj speciala teknologio de Shaoxing.

La klimato de Shaoxing estas milda kaj la kvar sezonoj klare distingitaj. Ĝi apartenas al subtropika musona klimato. Multaj riveroj kaj lagoj faris la lokon ĉarma akvolando en suda Ĉinio. La bona natura kaj geografia medio estas taŭga por la loko produkti mikrobojn utilajn por fabrikado de rizvino.

La teknologio de rizvina farado de Shaoxing karakteriziĝas per tri trajtoj, t.e. bona akvo, delikataj materialoj kaj aparta metodo.

Shaoxing-anoj faras rizvinon el akvo de Jianhu, multe admirata de ĉinaj intelektuloj en poemoj kaj artikoloj. En la okuloj de ĉinoj la fama vino Jianhu estas bonkvalita. Shaoxing-a rizvino estas farita el Jianhu-a akvo, fontanta ĉe la montopiedo en la orienta parto de Ĉinio. 36 rojoj longaj kaj mallongaj fluas de sude norden, filtrate de multe da tavoloj da gruzoj kaj sablo, kaj fine iras en la lagon, kie la akvo estas klara, dolĉa, neŭtra kaj mezdura kun eta kvanto da mineralaj substancoj utilaj al mikroba produktiĝo en la vin-distilado. Oni faras rizvinon de la frua vintro ĝis la sekvanta printempo. Ĉar en vintro la planktono sedimentiĝas, tial la akvokvalito estas pli bona. La akvo el Jianhu-lago estas freŝa kaj dolĉa. Antaŭ la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento ĉiu vinfarejo de Shaoxing ĉerpis akvon per ŝipo el la mezo de la lago, ĝuste pro tio la lokanoj rigardas la Jianhu-an akvon feliĉa akvo donita de la ĉielo. Jianhu-a akvo faris Shaoxing-an rizvinon plej bonkvalita. Ankaŭ en Pekino, Ŝanhajo, Taiwan kaj Japanio oni faras rizvinon, tamen pro diferenco de la akvokvalito la de ili faritaj rizvinoj estas multe diferencaj de la Shaoxing-a. Fine de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento oni trovis prospekton pri la rizvino, ĉe vazego kun rizvino konservata duonjarcenton. La prospekto detale konigas, ke la nomita rizvino estis farita en vin-farejo tuj ĉe Jianhu-lago kaj kiam kaj kie oni ĉerpis la akvon kaj el kiuj materialoj oni distilis la vinon kaj kiam la vino estis vendita sur la merkato.

Por fari Shaoxing-an rizvinon oni elektas, krom la bonkvalita Jianhu-a akvo, ankaŭ bonkvalitajn diafanan gluecan rizon kaj flavŝelan tritikon. Dank' al sia bona naturdotita medio la glueca rizo kaj flavŝela tritiko produktataj en Shaoxing estas pli bonkvalitaj ol tiuj en aliaj lokoj. Tio estas alia kaŭzo de la bonkvaliteco de Shaoxing-a rizvino.

Por fari rizvinon oni bezonas bonkvalitan, diafanan gluecan rizon. De antikve oni diferencigas vinojn laŭ la materialoj. Ju pli bona la materialo, des pli bona la vino. Jen kial nun oni uzas bonajn materialojn por vinfarado. La diafana rizo entenas malmulte da proteino kaj graso kaj multe da amelo utila por pliprodukto de aroma vino kaj plie tia vino malfacile degeneras en la konservado. Kaj plie la tiea glueca rizo estas facile por vaporumebla, kuirebla kaj sakarigebla kaj tiel la farita vino estas klara, dolĉa kaj bongusta kun nur iomete da feĉo.

La alia materialo por fari vinon estas tritiko. La tritiko estas uzata ĉefe por pliigi sakaridon kaj doni al la vino specialan odoron. La uzata tritiko estas flavŝela, matura kaj ameloriĉa.

Utila por sanprotekto, nutrado kaj spicado

Oni ofte maceras kaj vaporkuiras ĉin-medicinajn drogojn en rizvino por levi la medicinan efikon. Fama ĉin-medicina farmakopeo notas 69 eliksirojn, kiuj senescepte estas faritaj el rizvino. La macerita nigra jujubo ( Dateplum persimmon ) kaj juglandonukso en rizvino estas sangovigliga, utila al lieno kaj stomako. La maceritaj sekigitaj longana kaj liĉia pulpoj en rizvino estas utilaj por kuraci sendormecon. La supo kuirita el karaso kaj rizvino estas laktodona por akuŝintinoj.

La rizvino kun 16 specoj da aminoacidoj estas pli nutroriĉa ol biero kaj ordinara vino kaj ĝia varmokvanto estas 2-6-obla, kiom biero kaj ordinara vino. El ĉiuj alkoholaĵoj la rizvino de Shaoxing estas plej facile digestebla kaj asimilebla por la homoj. Ofta trinkado de ĝi estas utila al la sano.

En Ĉinio Shaoxing-a rizvino estas nemankigebla spico por restoracioj kaj familioj. En la kuirado ĝi estas efika por forigi la fiŝodoron, ŝafodoron, estas aromiga kaj bongustiga. La aminoacidoj entenataj en la rizvino faras la kuiratan fiŝon pli bongusta.

Pluraj specoj de rizvino

Shaoxing-a rizvino havas plurajn specojn, el kiuj la famaj estas Zhuangyuanhong, Jiafan kaj Huadiao. La ĉinoj opinias, ke ju pli longe konserviĝas la rizvino, des pli bonkvalita estas ĝi.

Zhuangyuanhong estas longe konservata en vazo ruĝe kolorigita. La rizvino estas sukcen-kolora aŭ oranĝ-kolora, bongusta, dolĉeta kaj refreŝiga kun pli ol 15% da alkoholo kaj malmulte da sukera kaj acida elementoj.

Por fari Jiafan-rizvinon oni devas uzi gluecan rizon je 10% pli multe ol fari aliajn specojn. Ĝi estas fortgusta kun 18% da alkoholo kaj 2% da sukero, iom pli multe ol Zhuanyuanhong. Ĝi estas simila al la duonseka vino.

Huadiao-rizvino estas tenata en delikataj vazoj kun belaj gravuraĵoj. Ĝi mem estas Jiafan-rizvino, tamen konservata pli longe. La plej fama Huadiao-rizvino estas Nüerhong. Laŭ moroj de Shaoxing, en la tago, kiam naskiĝis filino, oni devas fari kelke da vazoj da rizvino, tegi la vazojn per argilo kaj konservi ilin en kelo. Oni elkeligas ilin en la tago de la nupto de la filino. Tiaj vazoj, delikate faritaj kun belaj gravuraĵoj, estas valoraj metiartaĵoj.

Ĉiuj specoj de la supre menciita rizvino estas aĉeteblaj en ĉiuj grandaj urboj de la mondo.