Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Ban-festo de la tibeta popolo

de DING LINGHUI

La ban-festo de la tibeta popolo karakteriziĝas per trajtoj de la Tibeta Altebenaĵo kaj la nacieco de Tibeto. La kuraca banado de la tibeta medicino antaŭ pli ol 1000 jaroj kaj la ban-festo pruvis, ke la tibeta popolo ĉiam havas la kutimon de banado. La kultura fenomeno kaj kutimo de la originala banado dum mil jaroj ludis tre gravan rolon en sanigado kaj higieno de la tibeta nacio.

Vespere de la tagoj de malfrua somero kaj frua aŭtuno, tre brila stelo aperas sur lasudorienta ĉielo de Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. Kaj tiam komenciĝas la ban-festo. Oni diris, ke la stelo restas sur la ĉielo nur 7 tagojn. Kial oni havas la feston en tiuj tagoj? Pri tio estas mito: Antaŭ tre tre longe estis fama kuracisto nomata Yutuo Yundangongbu. Li povis kuraci tre diversajn malsanojn kaj estis nomumita kortega kuracisto. Sed li ĉiam prizorgis la popolanojn. Li ofte iris kolekti drogherbojn kaj en tiu tempo li akceptis malsanulojn. Foje atakis epidemio kaj multaj homoj mortis. Yutuo senlace penis kaj resanigis multajn malsanulojn per drogherboj kolektitaj sur neĝmontoj kaj en primitivaj arbaroj. Sed post lia morto la lokon atakis pli serioza epidemio. La malsanaj paŝtistoj genuiĝis por peti helpon de la ĉielo. Iu serioze malsana virino foje havis sonĝon: ŝi renkontis kuraciston Yutuo kaj tiu diris al ŝi, ke en la sekvanta nokto, kiam aperos brila stelo sur la sudorienta ĉielo, ŝi baniĝu en Naqu-rivero kaj ŝi certe resaniĝos. La virino sekvis la instrukcion kaj tuj resaniĝis post bano en la rivero. Poste ĉiuj malsanuloj venis baniĝi en la rivero kaj resaniĝis. Oni diris, ke la stelo estas transformiĝinto de kuracisto Yutuo. Sur la ĉielo li vidis la suferon de la popolo, sed li ne povis reveni en la homan mondon por kuraci la masanulojn, do li faris sin stelo kaj turnis la akvon de la rivero en kuracan akvon por helpi la malsanulojn. Sed la dio donis al li nur 7 tagojn, do la stelo restis sur la ĉielo nur 7 tagojn. Pro tio la tibeta popolo prenis tiujn 7 tagojn ban-festo. En tiuj tagoj la paŝtistoj sin banas en proksima rivero. Oni diris, ke banado protektas ilin kontraŭ malsano.

Antaŭ pli ol 1000 jaroj la tibeta popolo jam havis la kutimon de banado. Ili opinias, ke banado purigas la korpon kaj forigas fiodoron de la korpo, moderigas soifon, resanigas kaj rejunigas la homojn kaj longigas la vivon. En sia verko “Elektitaj Disertacioj pri Tibeta Medicino” Luosang Quepei skribis, ke banado povas forigi eksterajn kaj internajn malsanojn de la homoj, kuraci haŭtajn malsanojn, membrorigidiĝon kaj muskolan atrofion. Alia specialisto de higieno siribis en sia verko “La Tibeta Medicino”, ke banado utilas al sano, delikatigas la haŭton, preventas haŭtajn malsanojn kaj moderigas soifon. Lavado de malsupra parto estas utila al higieno. Kuracistoj de tibeta medicino konsilas oftan banadon, banon en termofonto, lavon de kapharoj per varmeta akvo kaj banon en malvarma akvo en somero por fortigi la korpon. La tibetaj medicinistoj aparte akcentas banon en natura minerala termofonto.

Ĉiuj banoj, ĉu ordinara, ĉu termofonta, ĉu kuraca, ebligas al la banantoj forlavi malpuraĵojn kaj teni korpan kaj psikan higienon. Tial banado estas grava por la vivo. En antikveco la monarkoj kaj aristokratoj de Tibeto ŝatis havi banejon en tre kvieta loko. Nun multaj termofontaj banejoj en Tibeto troviĝas en kvietaj lokoj, kie harmoniiĝas la ĉielo kaj homoj.

Kie troviĝas termofontoj, tie la tibet-nacianoj ŝatas utiligi ilin por bani kaj kuraci. Koncernaj materialoj notas, ke la akvo de la termofonto Songzi en Xigaze estas tre klara kaj senodora, kaj bananto povas senti grandan flosforton. La akvo povas ne nur forigi malpuraĵojn sur la homa korpo, sed ankaŭ kuraci diversajn malsanojn, ekzemple tiujn de stomako, reno, haŭto, artiko k.a. Multaj Tibet-nacianoj iris tre longan vojon por baniĝi en tiu termofonto. Post bano ili ne tuj sin vestis, sed volvis sin per lana litkovrilo. Post kelke da minutoj ili ŝvitegis. Ili diris, ke ŝvitado en tiu tempo povas forporti multajn bakteriojn el ilia korpo, kaj tio estas tre utila por sano.

En la sepa monato de la tibeta kalendaro la nacianoj, ĉu urbanoj, ĉu kamparanoj, ĉu paŝtistoj, faras amasan tradician banadon. Banado en tiu tempo povas forigi malpuraĵojn, malsanojn kaj pekojn. La ban-festo okazas post la finiĝo de pluvsezono kaj tiam la riverakvo estas tre klara, ĝia temperaturo modera kaj la ĉielo serena. Oni lavas la harojn, la korpon, vestojn, littukojn k.a. en rivero kaj samtempe distriĝas en la akvo. Gejunuloj povas inviti al kuna distrado kaj naĝado en la akvo. En la festo oni venas al rivero familie. Post banado ili trinkas teon, piknikas, drinkas, babilas, kantas kaj dancas. Ili kredas, ke banado en la semajno povas protekti la baniĝintojn de malvarmumo, epidemioj kaj diversaj danĝeraj malsanoj, longigas la vivon kaj fortigas la korpon.