Unua paĝo >> Kulturo >> Moroj


Famaj firmaoj en Pekino

de YUAN SHAN

Pekino estas unu el la 6 antikvaj ĉefurboj de Ĉinio. La bunta kulturo de la ĉina nacio postlasis tie multe da belaj artefaritaj pejzaĝoj, kaj la famaj firmaoj estas grava konsistiga parto de tiuj pejzaĝoj. Naskiĝo de tiuj firmaoj strikte rilatis kun prospero de komercado. Post kiam Ming-dinastio prenis Pekinon kiel sia ĉefurbon, oni konstruis la internan urbon en la regperiodo de Zhu Di (1403-1425 sur trono) kaj poste la eksteran urbon en la regperiodo de Zhu Houcong (1522-1567 sur trono). Tio markas, ke jam fundamente formiĝis la urba dispozicio, kiu daŭris kelkajn jarcentojn. Tiam la Granda Kanalo rekte fluis internen de Pekino kaj tre facila estis la tera trafiko. Tie kolektiĝis multe da komercistoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj aperis kelkaj komercaj centroj ĉe Xidan, Dongsi kaj la Tambura Turo.

Historiaj dokumentoj notis, ke por vigligi la komercadon en Pekino, oni translokis 27 mil entreprenojn de Nankino al Pekino kaj tiuj entreprenoj establis butikojn en Qianmen-kvartalo kaj ĉe la Tambura Turo. Dank' al tio varoj de diversaj lokoj vendiĝis en Pekino. La nunaj Suzhou-strateto, Zhenjiang-strateto, Shaanxi-strateto, Shanxi-strateto kaj aliaj ankoraŭ portas la originalan nomon, kio montras la tiaman prosperon. Oni diris, ke ĉefministro de Ming-dinastio Yan Song faris kaligrafaĵojn por ŝildoj de apoteko Heniantang kaj butiko de peklaĵoj Liubiju, kiuj portis tiun nomon pli ol 400 jarojn.

En la regperiodo de imperiestro Kangxi (1662-1723 sur trono) de Qing-dinastio (1644-1911) la komercado en Pekino atingis kulminon de sia disvolviĝo kaj tiam aperis multe da famaj firmaoj, kiaj la Malnova Butiko Ma, filio de Yueshengzhai, vendejo de sojsaŭce kuiritaj bovaĵoj kaj ŝafaĵoj, Islama Restoracio Kaorouyuan de Rostita Viando, Apoteko Tongrentang, Butiko Majuyuan de Ĉapoj, Butiko Rongbaozhai de Antikvaĵoj, Skribiloj, Pentraĵoj, Kaligrafaĵoj kaj Metiartaĵoj kaj Teatro de Huguang-gildo. Tiuj firmaoj prosperis kelkajn jarcentojn. Pekino estis ĉefurbo kaj ekonomia centro jam pli ol 800 jarojn, kio utilis al multe da famaj firmaoj, kaj dank' al tio tie kolektiĝis multe da famaj firmaoj.

Tiuj famaj firmaoj allogis multe da klientoj. Oni diras, ke estas bedaŭro ne manĝi rostitan anason de la restoracio Quanjude, se oni vizitas Pekinon. Tie oni preferas brogitajn ŝafaĵojn de Donglaishun, peklitajn legomojn de Liubiju, medikamentojn de Tongrentang kaj aliajn.

En tiu ĉefurbo de pluraj dinastioj kaj de la nova Ĉinio multaj famaj personoj postlasis postsignojn kaj pluraj firmaoj havis ian rilaton kun tiuj personoj. Gravaj korteganoj kaj famaj intelektuloj de feŭdaj dinastioj, ŝtataj gvidantoj kaj famaj personoj faris sian kontribuon al tiuj firmaoj. Nun cirkulas libroj, teatroj kaj rakontoj pri tiuj firmaoj.

Multaj famaj firmaoj estis establitaj de alilokanoj en Pekino, tial ili portas trajtojn de diversaj lokoj kaj diversaj nacioj. Tie vendiĝas silkaĵoj de Suzhou kaj Hangzhou, teo de Anhui, porcelanaĵoj de Jiangxi, maraj produktoj de Guangdong, pladoj kaj kukoj de Shandong, rostita viando de Nordoriento kaj medikamentoj de apotekoj de Shanxi. Preskaŭ ĉiuj alilokanoj povas trovi firmaon establitan de iliaj samprovincanoj.

Tiuj famaj firmaoj kun malsamaj trajtoj pliigis la ĉarmecon de la tradicia kulturo de la ĉefurbo. En la historio de sia evoluo tiuj firmaoj kreis sian propran sperton de entreprenado.

Ne ĉiuj bone scias la komercan kaj kulturan valorojn de tiuj famaj firmaoj. En la 60-70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam okazis la tiel nomata kultura revolucio, multaj famaj firmaoj devigite portis novan nomon kaj forstrekis siajn komercajn trajtojn.

De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento tiuj famaj firmaoj plejparte denove portas sian originalan nomon. Ili plene disvolvis sian avantaĝon kaj suriris la vojon de daŭra disvolviĝo. En la lastaj jaroj kun regula disvolviĝo de la socialisma merkata ekonomio tiuj famaj firmaoj pli kaj pli ekludis sian rolon en la merkata konkurenco.