Unua paĝo >> Kulturo >> Arkelogio


Maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano kredeble estis trovita

En la pasintaj 700 jaroj arkeologoj de la tuta mondo deziris scii, kie sidas la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, sed provoj por serĉi ĝin foje refoje malsukcesis. “The Times” de Britio raportis la 6-an de oktobro, 2004, ke japana-mongola arkeologia trupo deklaris antaŭ nelonge, ke ĝi trovis memor-templon de Ĝingis-Ĥano, kiu povus esti ŝlosilo por malkovri la maŭzoleon de Ĝingis-Ĥano. Se tio vere estas la memor-templo de Ĝingis-Ĥano, do la maŭzoleo certe troviĝas en la loko 12 km for de la templo. Fakuloj diris, ke se tiu eltrovo estas konfirmita, do ĝi estos pli grava ol la arkeologiaj eltrovoj de Trojo kaj Tutenkhamo kaj supozeble estos la plej granda arkeologia eltrovo en la 21-a jarcento.

Maŭzoleo sur kavoj de militĉevaloj

Oni raportis, ke la 4-an de oktobro la japana-mongola arkeologia trupo trovis ruinon de memor-templo konstruita en la 13-15 jarcento, sur kvadrata bazo, ĉe vilaĝo je 150 mejloj for de Ulan-Batoro, ĉefurbo de Mongolio. Sub la memor-templo estas ruino de ŝtona platformo, sub kiu troviĝas multe da kavoj kun cindro kaj skeletoj de militĉevaloj. Juĝate laŭ la multeco de la kadavroj de la militĉevaloj, oni konkludis, ke la tombomastro estis eksterordinare altranga. Sur la templa bazo kun areo de 25 kvadrataj metroj oni trovis bazŝtonon kaj kavojn de kolonoj, kiuj kovras 11 kvadratajn metrojn. Ĉar oni ne trovis tie tegolojn nek brikojn, tial oni supozis, ke sur la bazo eble estis tendo. Arkeologoj opinias, ke tiu ŝtona platformo eble estas la primitiva bazo de la maŭzoleo. Interne de la memor-templo estas ŝtonaj muroj en formo de inversa T 40 cm altaj kun fajraj postsignoj kaj ĉirkaŭe de la templo -- kavoj kun cindro kaj skeletoj de ĉevaloj. Oni opinias, ke tio atestas, ke tie oni buĉis ĉevalojn por kulti Ĝingis-Ĥanon. Tio kongruas kun la noto en la historia verko de Ĉinio. Sude de la memor-templo elteriĝis incensujo kun gravuraĵo de drako, emblemo de la imperiestreco. Ankaŭ tio akordiĝas kun la noto de la persa historio en la 14-a jarcento.

Unu el la respondeculoj de la arkeologia trupo, profesoro de japana Universitato de Niigata, diris, ke je malpli ol 7 mejloj de tiu maŭzoleo kuŝas maŭzoleoj de mongolaj regantoj de diversaj periodoj. Pluraj aferoj montris, ke tie devus kuŝi la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano.

Oni eble atribuus eltrovon de la maŭzoleo al Japanio kaj Mongolio

La japana-mongola arkeologia trupo kun bonaj ekipaĵoj pretas prifosi la maŭzoleon. Oni diris, ke tiu trupo faris esploradon laŭ historiaj materialoj de Ĉinio ekde 2001 kaj konfirmis, ke la loko je 250 km oriente de Ulan-Batoro estis palaco de Ĝingis-Ĥano kaj la trupo estis finance subtenata de japana ĵurnalo kaj aprobita de la mongola registaro.

En 1227 Ĝingis-Ĥano forpasis kaj de tiam multe da arkeologoj kaj trezor-serĉantoj de diversaj landoj skanis preskaŭ la tutan mongolan stepon per min-sondilo kaj satelita registratoro, sed vane, poste nur la japana esplora trupo persistis en tiu laboro.

Enigmo de la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano

Kie eterne kuŝas Ĝingis-Ĥano, kiu gvidis la bravajn mongolajn rajdistojn en konkero de eŭraziaj landoj kaj fondis la Mongolan Imperion, tio estis enigmo por multaj jarcentoj en la arkeologia historio. Laŭ kutimo la sepultado de imperiestroj de Yuan-dinastio estis sekreta, tial ĝis hodiaŭ oni trovis neniun maŭzoleon de imperiestroj de tiu dinastio. Mongola fakulo profetis, ke en la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estas eble kaŝita multe da trezoroj, kiuj estas pli imponaj ol tiuj de la terakota legio en la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Verŝajne tio ne estas troigo, ĉar tie eble konserviĝas la valoregaj trezoroj, akiritaj de Ĝingis-Ĥano ĉe lia milito kontraŭ pli ol 20 landoj, kaj ĉio ĉi tio instigas la privatajn ekspediciojn al energia serĉado.

Ĝingis-Ĥano iam unuigis diversajn tribojn de Mongolio. Lia armeo invadis la Okcidentan Xia-regnon, konkeris Jin-regnon, pereigis la Okcidentan Liao-regnon, lanĉis militon kontraŭ Mez-Azio kaj faris plurjaran militiradon kaj konstruis grandegan imperion ampleksantan Eŭrazion. En 1226 li refoje direktis sian lancopinton kontraŭ la Okcidenta Xia-regno kaj konkeris ĝin en la sekvanta jaro, kiam li mortis en Lingzhou (la nuna Lingwu de Ningxia) en sia aĝo de 65 jaroj. Laŭ lia testamento liaj lojalaj generaloj sekrete portis lian kadavron al lia hejmloko kaj enterigis ĝin en la antaŭe preparita maŭzoleo. Post enterigo miloj kaj dekmiloj da ĉevaloj kuradis tie por ebenigi la teron kaj post tio oni plantis multe da arboj kaj faris unu el ili maŭzolea steleo. Post tio la generalo ordonis la 800 militisojn mortigi la mil tombokonstruantojn kaj fine oni mortigis ankaŭ tiujn 800 militistojn por teni la sekreton pri la tombo.

En Interna Mongolio de Ĉinio estas maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, en kiu tamen estas nur liaj vestoj kaj ĉapoj, sed ne lia korpo.

Esplorado de usonaj arkeologoj

La mistera maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estis multe atentata de la arkeologia rondo de la tuta mondo kaj antaŭ 3 jaroj usona arkeologia trupo faris la serĉadon.

Aŭguste de 2000 usona ekspediciisto kaj milliardulo Maury Kravitz gvidis specialan arkeologian ekspedicion el sciencistoj, arkeologiaj profesoroj kaj interpretisto al Ulan-Batoro por serĉi la maŭzoleon de Ĝingis-Ĥano. La plano de tiu ekspedicio estis malaprobita de la mongola registaro en la komenco, sed poste Maury Kravitz elspezis preskaŭ sian tutan monon, vivis en Mongolio 6 jarojn kaj finfine sukcese persvadis la mongolan registaron kaj altiris du famajn historiajn profesorojn de Mongolio al la ekspedicio.

La 16-an de aŭgusto, 2001, tiu arkeologia ekspedicio trovis tombejon ĉirkaŭitan de muroj en arbaro je 300 km nordoriente de Ulan-Batoro, kie troviĝas dekoj da nemalfermitaj maŭzoleoj. La ekspedicio anoncis, ke ĝi trovis la maŭzoleon de Ĝingis-Ĥano, sed poste oni konvinkiĝis, ke tio fakte estas tomboj de hunoj.

Aprile de 2002 tiu arkeologia ekspedicio trovis alian tombejon ĉirkaŭitan de muroj je 322 km nordoriente de Ulan-Batoro. oni diris, ke tio eble estas la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano, sed 4 monatojn poste la ekspedicio subite forlasis la prifosadon kaj retiriĝis el Mongolio. Oni diris, ke dum la prifosado pluraj arkeologoj estis morditaj de venenaj serpentoj el la maŭzoleaj muroj kaj iliaj aŭtoj haltantaj sur montodeklivo senkaŭze glitis malsupren, pro kio oni decidis ĉesigi la prifosadon. Fakte, oni diris, ke la ekspedicio estis malhelpita de la mongolaj registaro kaj loĝantoj. Ĉar laŭ la mongola tradicio prifosado de la tero portos malbonŝancon kaj prifosado de la prapatra tombo malutilas al la prapatra animo, tial la loka registaro ordonis la ekspedicion ĉesigi la prifosadon kaj retiriĝi el la loko kaj la ĉefa investanto Maury Kravitz devigite haltigis sian arkeologian agadon.