Longyou-ŝtonkavernaro estas aro da subteraj antikvaj konstruaĵoj grandaj kaj misteraj. Ĝi situas sur ŝtonmonto ĉe la norda bordo de Qujiang-rivero en norda Longyou-gubernio de Zhejiang-provinco.
Ĝi estis trovita en 1992, jaro de trosekeco. 4 kamparanoj de Shiyanbei-vilaĝo intencisĉerpi, sur Fenikso-monto ĉe bordo de Qujiang-rivero, akvon de Xishang-lageto, nomata de lokaj maljunuloj “senfunda kaverno”, kaj starigis tie akvopumpilon. Post kelktaga laboro malkaŝiĝis la fundo, kaj tra la malgranda aperturooni vidis artefaritan subteran kavernon grandiozan. Poste la kamparanoj elĉerpis la akvon en aliaj 5 similaj najbaraj kavernoj, kaj rezulte, ili trovis tie 24 samajn kavernojn. Esplorinte, oni konstatis, ke dislokiĝas laǔ la norda bordo de Qujiang-rivero 3 ŝtonkavernaroj kun pli ol 50 kavernoj.
La ŝtonkavernoj estis konstruitaj sur ŝtonmonteto el ruĝaj sablorokoj, kun rektangula aperturo nur 20 kvadratajn metrojn granda. En la kaverno estas vertikala ŝtonĉambro, kiu profundas 30-40-metrojn, kaj kies fundo areas ĝenerale mil kvadratajn metrojn. El la trovitaj kavernoj la plej granda havas 1300 kvadratajn metrojn funde kaj la plej malgranda 300 kvadratajn metrojn. Ili najbaras supre-malsupre kaj maldekstre-dekstre, sed ne interkomunikiĝas. La muroj inter la kavernoj estas eben-rektaj kaj maldikaj, iuj dikas nur 80 cm. Ne estus plenumebla la konstruo sen preciza tekniko de subtera mezuro. Ĉiuj kavernoj proksimas al Qujiang-rivero, kun aperturo rigardanta al sudo aǔ sudokcidento, kaj tio bone tralasas lumon. Antaǔe, pro tio ke la kaverno plenis je akvo, vidiĝis sur la ŝtonmonto nur rektangulaj lagetoj, kaj la loĝantoj de Shiyanbei-vilaĝo neniel konis, ke sub iliaj piedoj kuŝas tiom da grandaj ŝtonkavernoj. Ili uzis akvon de la lagetoj, sed ne sciis la originon de la akvo neniam elĉerpebla. Do ili nomas ilin senfundaj lagetoj. Pri la ŝtonkavernaro ne estas notoj en la historiaj verkoj nek legendoj de la lokanoj, kaj nun tio ankoraǔ estas mistera.
Estas mirindaj la grandioza konstruado, scienca aranĝo, delikata gravurado, racia strukturo kaj multaj enigmoj de la ŝtonkavernaro. Pli kaj pli multaj specialistoj, erudiciuloj kaj turistoj vizitis la ŝtonkavernaron, kaj por protekti ĝin oni malfermis nur 5 kavernojn al vizitantoj.
La aperturo de la 5 malfermitaj ŝtonkavernoj troviĝasĉe ilia supro, kaj al ilia fundo oni povas malsupreniri laǔ ŝtonŝtuparo ĉe la kruta okcidenta muro. En tiuj grandaj kavernoj staras dikaj ŝtonkolonoj, surface de la muroj, plafono kaj kolonoj estas ĉizitaj ordaj kaj belaj folivejnoj. La fosado de la ŝtonkavernoj komenciĝis de malgranda aperturo kaj plenumiĝis tavole de la supro al la malsupro. Oni ĝenerale enfosis malsupren je 60-80 cm por ĉiu tavolo kaj post fosado de 2-3 tavoloj glatigis kaj beligis la surfacon de la muro. La deĉizitajn ŝtonpecojn oni portis eksteren tra la malgranda aperturo. Kiel oni formovis tiom da ŝtonegoj tra la tiel malgranda aperturo, kien la ŝtonegoj estis portitaj, neniu sciis. Pri la uzebleco de la kavernoj iuj diris, ke la kavernoj estis trezoro-konservejoj, aliaj opiniis, ke tie estis maǔzoleo kaj tombejo de antikvaj altrangaj nobeloj, triaj asertis, ke tie estis militbazo por sekreta trejnado de Yue-reĝo antaǔ 2500 jaroj, kaj kvaraj diris, ke tio estas postsigno de vizitantoj el alia planedo. Nun estas montrata nur malgranda parto de Longyou-ŝtonkavernaro. Por solvi la enigmon oni devas pli regule, pli vaste kaj pli profunde fari arkeologian prifosadon.
|