Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Pliiĝis sovaĝaj grandaj pandoj en Ĉinio

La 10-an de junio vicdirektoro de la Ŝtata Forstokultura Administracio de Ĉinio Zhao Xuemin diris en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro, ke nun Ĉinio havas 1590 sovaĝajn grandajn pandojn, je 500 pli multe ol fine de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento.

Li diris, ke la tria censo pri la sovaĝaj grandaj pandoj komencita en 1999 jam finiĝis antaŭ nelonge. La censo montras, ke la nombro de la sovaĝaj grandaj pandoj multe kreskis kompare kun tiu en 1985-1988, kiam oni faris la duan censon, kaj krom tio, ilia dissemiteco pligrandiĝis kaj ankaŭ ilia vivmedio pliboniĝis.

Dank' al la plurjara penado de la ĉina registaro kaj koncernaj laborantoj 45% de la loĝlokoj de la grandaj pandoj estis aneksitaj de la naturparkoj kaj 61% de la grandaj pandoj transloĝiĝis en la naturparkojn, kaj la vivmedio de la sovaĝaj grandaj pandoj estas efike protektata. Kaj pro plurjara scienca esplorado jam sukcese solviĝis la malfaciloj en artefarita fekundigo kaj bredado de la grandaj pandoj, ke la arte kolektitaj amasoj de grandaj pandoj rapide kreskis kaj la nombro de la bredataj grandaj pandoj estas 161.