Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


La unuaperioda konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo

La Qinghai-Tibeta Fervojo en sia unuaperioda konstruado komenciĝis oriente en Xining, ĉefurbo de Qinghai-provinco, kaj finiĝis en Golmud, urbo de tiu provinco. Tiu fervoja sekcio kun longeco de 846 kilometroj sin trovas plejparte sur altebenaĵo de pli ol 3 mil metroj super la marnivelo. La konstruado de la fervojo komenciĝis en 1958, kaj finiĝis en 1979, kaj la fervojo oficiale ekfunkciis en 1984.

En la sekvantaj pli ol dek jaroj post tio, la plejparto de gravaj materialoj por Tibeta disvolvo estis enportita per tiu ĉi fervojo. Ĝis la fino de 2000, la unua parto de la Qinghai-Tibeta Fervojo transportis materialojn de 87.24 milionoj da tunoj kaj 35.73 milionojn da pasaĝeroj.

Kun disvolvo de ekonomio kaj ekspluato en okcidenta Ĉinio, la transporta kapablo de ĉi tiu fervojo ne povas kontentigi la bezonon. La ĉina registaro sankciis en 1999 la rekonstruadon de la fervojo de Xining ĝis Golmud por altigi ĝian transportan kapablon.

En oktobro de 2001, tiu ĉi konstruado plenumiĝis.