Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Naturparkoj


Fotado de orharaj simioj en Qinling-montaro

de GONG DESHUN

Antaŭ tri milionoj da jaroj ili jam vivis en tiu ĉi montaro, sed nun devigite rifuĝas en kelkaj malgrandaj rezervejoj pro la homa ĝenado. Antaŭe ili amase viglis en la tuta montaro, kaj dank’ al ili la montaro kun densaj arbaroj estis vivoplena kaj kolorriĉa. Sed hodiaŭ ili rapide malmultnombriĝas kaj la homoj malofte povas vidi ilin.

Ili estas orharaj simioj, mondfamaj animaloj de rara specio. Probable ili ne volas la epiteton rara – tio aspektas honoro, sed fakte aludas tragedion de ilia sorto. Pro la tiel eta nombro en la mondo ili estis metitaj en la vicaron de “rara”. Hodiaŭ en la mondo troviĝas nur 4 specoj de orharaj simioj. Unu el la specoj vivas en Vjetnamio kaj la aliaj 3 specoj en Sichuan, Guizhou kaj Yunnan de Ĉinio. La Guizhou-aj orharaj simioj, kies nombro estas kelkcent, vivas nur en Fanjing-montaro en Guizhou, Yunnan-aj en okcidenta Yunnan-provinco en plej alta altitudo kaj la Sichuan-aj ĉefe en densaj arbaroj sur altaj montoj en la provincoj Sichuan, Gansu, Shaanxi kaj Hubei. Qinling-montaro estas unu el la rifuĝejoj de la Sichuan-aj orharaj simioj. Kompare kun la haroj de ali-specaj orharaj simioj, tiuj de la Sichuan-aj estas plej pimpaj. Iliaj haroj sur la dorso estas dikaj kaj longaj en la koloroj ora kaj iom griza. Iliaj haroj de la kolo ĝis la postaĵo estas oraj kaj longas eĉ pli ol 30 cm. Kaj la oraj haroj kovras ankaŭ la eksteran flankon de la kvar membroj. Sur la blua vizaĝo brilas la okuloj en malhele bruna koloro.

La orharaj simioj en Qinling-montaro vivas poligamie. La familio konsistas el unu virsimio, pluraj simiinoj kaj iliaj idoj. Kiam junaj simioj grandiĝas, la inseksaj el ili restas en la familio kaj la virseksaj estas elpelitaj el la familio kaj aliĝas al la grupo de virsimioj. La virseksa individuo sekvas la familion kaj pretas anstataŭi la maljunan virsimion de la familio. Tiu socia strukturo, kiu aspektas simpla, havas komplikajn rilatojn. Limigitaj riĉfontoj kaj sociaj pozicioj ekzistantaj inter ili ofte vekas konflikton aŭ inter familioj aŭ en la familio mem. Junaj simioj ofte triope aŭ duope interpelas, interbatalas, rampas aŭ transsaltas, per kio ili sin ekzercas kaj lernas. Plenkreskinte, iuj el ili forpelas la maljunajn virsimiojn por ilin anstataŭi.

Sovaĝaj fruktoj, ŝosoj kaj folioj de arboj servas al ili kiel ĉefaj manĝaĵoj. Ili manĝas grupe en la familio. Manĝante, ili rigardas ĉiuflanken por sin gardi. Ĉiutage, krom manĝado, ili multe faras prizorgadon de la haroj mem kaj reciproke. Tiu ago utilas ne nur por purigi ilian korpon, sed ankaŭ por ke ili bonorde kunestu kaj tenu la sociajn rangojn inter si.

La orharaj simioj tre amas siajn idojn. En danĝera okazo la simiinoj riskas sian vivon por protekti la idon. Ekz., se minacas ĉasisto, la simiino preferante esti kaptita ĵetas la idon al la valo, por ke ĝi eskapu el la danĝero. Iuj propraokule vidis, ke iu simiino rimarkis, ke ŝi estas sieĝita, tuj nutris la idon, timante, ke ĝi mortos de malsato sen patrino, kaj alia svingis la manon al ĉasisto por peti, ke li ne pafu. En danĝera situacio simiino metas la idon apude kaj fingromontras sian bruston, kio signifas “ne pafu la idon, sed min”. Kompreninte la simiinon, iuj ĉasistoj ne plu kaptas ilin kaj lasas ilin forkuri.

Nuntempe la registaro starigis rezervejojn de orharaj simioj en Zhouzhi kaj aliaj gubernioj ĉe Qinling-montaro, intensigis la administradon de arbaroj kaj propagandon pri protektado de raraj animaloj kaj malpermesas ĉasi orharajn simiojn.

La lokanoj de la montregiono ne nur pace kunvivas kun orharaj simioj kaj aliaj raraj animaloj, sed ankaŭ helpas kaj savas ilin en frosta vintro. Dank’ al tio, tiuj timemaj bestoj denove konis la homojn, forigis sian singardemon kontraŭ la homaro kaj ebligis al ni proksime observi kaj esplori ilin kaj malkovri ilian misteron.