Unua paĝo >> Ekonomio >> Industrio


Plene realiĝos la projekto “Konduki naturgason
de okcidente orienten”

Je la 10-a horo de la 1-a de septembro, 2004, vicdirektoro ĝenerala de Ĉina Gas-Petrola Kompanio (Grupo) ordonis: “Estingu la torĉon kaj entubigu naturgason de Lunnan, Xinjiang!” Laboristo turnis la valvon kaj la naturgaso de Tarim tuj eniris en la tubon kondukantan de okcidente orienten.

La gastubo komenciĝas de Lunnan, Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, en la okcidenta parto de Ĉinio kaj etendiĝas orienten al Ŝanhajo. La tubo 4000 km longa trapasos ses provincojn, unu municipon kaj tri aŭtonomajn regionojn. Por konstrui ĝin Ĉinio investis 43.5 miliardojn da juanoj. Ĝi estas tubo de natura gaso, la plej longa kaj larĝkalibra en Ĉinio. Ĝia konstruado estas tre malfacila. Laŭ la plano ĉiujare ĝi kondukos 12 miliardojn da kubmetroj da natura gaso. Ĝi povas liveri gason al la meza baseno de la Flava Rivero, la orienta parto de Ĉinio kaj la Delto de Yangzi-rivero.

Por kio oni decidis konstrui tiun projekton? En la pasintaj 20 jaroj la energia industrio de Ĉinio rapide disvolviĝis, tamen ĝia strukturo estas ne racia. Karbo konsistigas 72% de la unufojaj energioj en la produkto kaj konsumado kaj ĝia grandkvanta bruligo malbonigas la atmosferon, tial oni urĝe bezonas reguligi la strukturon de energia konsumado kaj krom tio efektivigo de konduko de natura gaso al orienta Ĉinio estos utila al reguligo de la industria strukturo kaj tiu de la energioj kaj plibonigo de la ekonomia profito. Realigo de tiu projekto utilos al disvolvo de maŝinfabrikado, kemiindustrio, metalurgio, konstrumaterialoj kaj aliaj industrioj. Ĝi utilos ankaŭ al labordonado en tiuj lokoj.

La 4-an de julio, 2002, komenciĝis konstruado de la projekto kaj la 1-an de oktobro, 2003 finkonstruiĝis la sektoro de Jingbian, Shaanxi-provinco, al Ŝanhajo, kaj transdoniĝis al uzado. De tiam ĝis nun tiu parto funkcias bone. Ĝi jam kondukis pli ol 600 milionojn da kubmetroj da natura gaso al Jiangsu, Ŝanhajo, Zhejiang, Henan kaj Anhui, kio ludis gravan rolon por plibonigi la medion de tiuj lokoj kaj iagrade akcelis la tiean ekonomion. La ĉi-foja sukcesa enkonduko de naturgaso en Lunnan de Tarim markas, ke la projekto finkonstruiĝis ankaŭ en la okcidenta parto kaj per tio ĝi metis solidan bazon por ke la tuta projekto realiĝu la 1-an de oktobro.