Unua paĝo >> Ekonomio >> Komerco kaj investo


Foiro de la Okcidenta Lago

de LI QIANG

De la 16-a de oktobro ĝis la 6-a de novembro okazis en Hangzhou, Ĉinio, la Sesa Foiro de la Okcidenta Lago kun la temo “Vivo kaj karieroj”.

Hangzhou estas ĉefurbo de Zhejiang-provinco kaj ankaŭ ĝia politika, ekonomia kaj kultura centro. Ĝi estas mondfama turisma urbo kaj unu el la originoj de la moderna foiro de Ĉinio. Jam en 1929 por celebri la venkon de la Norden-ekspedicio ĝi okazigis sian unuan foiron de la Okcidenta Lago kun la temo “Por plibonigo de produktaĵoj kaj disvolvo de industrio”, kio estas la unuafoja en la ĉina historio kaj ludis la rolon de mejloŝtono por disvolvo de la naciaj industrio kaj komerco. Memore tiun eventon oni konstruis muzeon en la sidejo de ĝia industria halo.

En la salono Yangguang de la muzeo, sub la travidebla vitra plafono klare vidiĝas malnova muro, kiu restas sama kiel antaŭ pli ol 70 jaroj. Rememorante la kulturan historion, oni havigis al si komplete novan senton pri la nova kunvenejo kun bonaj ekipaĵoj kaj servado. Tie estas ekspozicioj “La mondaj foiroj kaj Ĉinio”, “La Foiro de la Okcidenta Lago1929” kaj “Ora Nomkarto”, kie konserviĝas multe da valoraj historiaj materialoj. Fine de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estis tempo, kiam leviĝis la nacia industrio de Ĉinio kaj la mondaj foiroj interesis pli kaj pli da homoj. Por vigligi la nacian ekonomion de Ĉinio, savi la nacion per industrio kaj celebri la venkon de la Norden-ekspedicio, la Zhejiang-provinca registaro decidis okazigi Foiron de la Okcidenta Lago ekde la 6-a de junio, 1929. La unua tia foiro havis 8 salonojn, 2 elmontrajn establojn kaj 3 specialajn eksponejojn. Ili ĉiuj troviĝis ĉe la pitoreska Interna Okcidenta Lago en areo de 5 kvadrataj kilometroj, tie eksponiĝis entute 147600 historiaj objektoj. Por la foiro la provinca registaro konstruis apartan halon, artan ĝardenon, muzikan pavilonon kaj pagodon.

La foiro restariĝis en 2000 kaj de tiam ĝi okazas ĉiujare, kio multe ekscitas eksponadon en Hangzhou. La nuna Foiro de la Okcidenta Lago estas etendiĝo de la historia, tamen kun epokaj trajtoj. Ĝis nun la partoprenintoj de la foiroj jam superis 25 milionojn da homfojoj kaj ilia komerca valoro superis 32.8 miliardojn da juanoj. Dank’ al la foiroj oni enkondukis sume 2.4 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio havas grandan signifon ekonomie kaj socie por la urbo. La foiro nun ne nur estas grava festo por la tieaj loĝantoj, sed ankaŭ grava fenestro por ke Hangzhou konu la mondon kaj la mondo konu Hangzhou. Ĝi estas ora nomkarto de la loko.

Nun la Foiro de la Okcidenta Lago jam fariĝis granda platformo de Hangzhou por la internacia ekonomi-komerca kunlaboro kaj enkonduko de alilanda kapitalo. Dum la 6-a foiro oni faris serion da projektoj rilataj al ekonomi-komerca kunlaboro, popola ekonomio, scienc-teknika kunlaboro kaj funkciigo de la financa merkato. Tie oni okazigis internaciajn ekspoziciojn de aŭtoj kaj mebloj kaj pere de simpozio de kabla TV, semajno de investa kunlaboro kaj aliaj aktivadoj oni faris profundan diskuton kaj interŝanĝon koncerne novajn kaj altajn teknologiojn, investadon, entreprenadon kaj financajn aferojn. En la semajno de investa kunlaboro, 2004, kiu daŭris 5 tagojn, oni faris 10 ekstera-investajn intertraktadojn. Pere de tiuj aktivadoj oni montris al la vizitantoj la investan medion kaj komercajn ŝancojn de Hangzhou.

La Foiro de la Okcidenta Lago estas la plej granda vehiklo de tradicia kulturo de Hangzhou. En la foiro estis 14 projektoj, rilataj rekte al kulturaj entreprenoj: bazaro de eldonaĵoj, ekspozicio de krakfajraĵoj, internacia festivalo de komputiloj k.a. Ili faris turisman kulturon, poramuzan konsumadon kaj distradon ĉefa enhavo de la foiro. Nun ĝiaj forumoj kaj simpozioj rilataj al eduko, energioj, mediprotektado kaj publika sekureco ĉiuj estas farataj por diskonigi sciencojn kaj teknikojn. Kaj krom tio estis ankaŭ arta vespero, amuzoj, ĥoroj, ekspozicio de filatelaĵoj, fajnaj kulturaj artaĵoj k.a. La foiro plene montris la civilizacion kaj artan etoson de Hangzhou pere de la belaj naturaj kaj artefaritaj pejzaĝoj de la urbo.

Ĉar en 2006 estos monda foiro en Hangzhou kun la temo “Amuzo ŝanĝas la homan vivon”, en la ĉi-jara foiro estis multe da artaj kaj sportaj aktivadoj por ke la vizitantoj kaj turistoj el diversaj lokoj de la mondo estu ravitaj de la gaja atmosfero, kaj la paralelaj Arta Foiro de la Okcidenta Lago, Studenta Filma Festivalo, Internacia Kongfu-a Konkurso kaj Fina Konkurso de Belaj Aziaj Knabinoj en Ĉinio ebligis al la partoprenantoj ĝui la naturajn kaj artefaritajn pejzaĝojn de Hangzhou, konatiĝi kun la enhavoriĉa historio de Ĉinio kaj percepti ĝiajn apartajn kulturon kaj artojn. En tio plene manifestiĝis la ĉarmeco de Hangzhou, la ideala urbo por distriĝo en la Oriento.

Foiroj kaj ekspozicioj estas promesplenaj. Hangzhou faris la foiron granda platformo por la urba disvolviĝo. Surbaze de la lokaj trajtoj oni energie laboras por kuna disvolviĝo de ekonomio, komerco, sciencoj, tekniko, kulturo kaj turismo kaj disfamigo de la foiro kun la celo fari tiun longhistorian urbon bela homa paradizo.