Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Vojaĝo en Yunnan (IV)

Novjaro de la tajoj

de SU YIJUN

En la sekvanta tago post nia atingo de Xishuangbanna ni trafis la Novjaron de la tajoj. La jaro 2004 estas 1366 laŭ la taja kalendaro. La Novjaro de la tajoj ĝenerale okazas fine de la sesa monato aŭ komence de la sepa monato laŭ la taja kalendaro, t.e. aprile laŭ nia nuna kalendaro. Oni nomas ĝin ankaŭ Akvoverŝa Festo, sed fakte verŝi akvon estas nur unu el la festaj aktivadoj.

La festo daŭras 3 tagojn. La unua tago similas al antaŭvespero de la Printempa Festo de la hanoj, kiuj konsistigas grandan parton de la ĉina loĝantaro. En tiu tago oni faras drakoboatan konkurson, eksplodigas petardojn k.a. La dua tago estas vaka. Ĝi ne apartenas al la malnova jaro, nek al la nova. En tiuj du tagoj oni povas ripozi hejme aŭ ĉasi bestojn sur monto. La tria tago de la festo estas la la unua tago de la nova jaro. Ĉe la tagiĝo de tiu tago oni faras orajn pagodojn el sablo en budhismaj temploj. La pagodoj altas pli ol unu metron kaj supre estas bambuaj branĉoj kun ruĝaj kaj verdaj strioj. Oni, sidante ĉirkaŭ la pagodo, aŭskultas sutro-recitadon de bonzoj, kiuj recitas por peti abundan rikolton en la nova jaro. La tajoj kredas hinajanon. Tie ĉiuj knaboj devas sin kulturi en templo por studi la tajan kulturon kaj lerni budhismajn sciojn, sed la knabinoj ne havas tian ŝancon, tamen ili povas lerni en hanaj lernejoj. Ĉe 16-17-jariĝo la knaboj povas relaikiĝi, kaj se ili volas daŭrigi la lernadon, do ili povas resti en temploj. La tajoj impresas bonkore kaj fervore, kio eble rilatas al ilia kredo. En la tagmezo la virinoj portas akvon por bani la budhon kaj post tio oni reciprokas akvoverŝadon por benado.

Ĉi-jare en la unua tago de la festo oni faris grandan paradon de la nacia kulturo. Je la 9-a horo matene sur la ĉefa strato de Xishuangbanna, la diversnaciaj homoj en festaj vestoj formis belajn kvadratajn formaciojn. Ĉiuj kantante kaj dancante iris malrapide. Tie troviĝas belaj kaj sveltaj tajoj, fortaj kaj diligentaj hanioj, bonkoraj ĝinooj kun kapornamaĵoj kaj fervoraj blangoj. Xishuangbanna ja estas loko de kanto kaj danco. La gejunuloj aspektis aparte vigle, dum la maljunaj feliĉe kaj kontente.

Posttagmeze ĉe Lancang-rivero okazis inaŭguro de la solenado de la Novjaro. Tiam en la ĉielo leviĝis sennombraj buntaj balonoj, tenantaj longajn rubandojn kun celebraj vortoj. Loka gvidanto kaj honoraj gastoj tondis silkan rubandon por la inaŭguro kaj tuj post tio komenciĝis la drakboata konkurso. 8 drakboatoj viglis en la rivero kaj ĉe la bordo komenciĝis kantado kaj dancado. Ĉiuj spektantoj dronis en granda feliĉo.

Por mi spektado de riveraj lanternoj kaj Kongming-lanternoj ĉe la rivero estas neforgesebla. Post la vespera krepusko sur la rivero aperis punktoj post punktoj da kandelaj lumoj, kiuj harmoniis kun la ĉielaj steloj kaj donis romantikan kaj kvietan etoson. La komercado de riveraj lanternoj ĉe la bordo estis tre vigla. La tiel nomata rivera lanterno estas kartona dometo fiksita sur plasta spongo, kaj kun lumanta kandelo ene. Oni enriverigas la lanternon kaj murmure diras sian deziron. Oni diras, ke la flosanta lanterno povas helpi realigi la deziron. Mi aĉetis palruĝan lanternon kaj skribis mian deziron sur ĝi. La lanterno flosis foren kun mia deziro. Mi esperas, ke ĝi portos mian bondeziron malproksimen ankaŭ al aliaj homoj.

Post nelonge ŝveliĝis de varma aero Kongming-lanternoj ĉe la bordo kaj oni klopodis sub la lanternoj. Tio estas lanterno el maldika papero kun aperturo malsupre. Interne de ĝi estas skeleto kun fajranta kotona bulo saturita per benzino. Ĝi leviĝas supren pro varma aero. Oni diris, ke en la periodo de Tri Regnoj (220-280) fama politikisto kaj milita strategiisto Zhuge Liang (Kongming) inventis tian lanternon por milita signalo. Mi vidis ĝin nur antaŭ 20 jaroj. Tute ekster mia atendo, la malproksima Xishuangbanna ankoraŭ konservas tiun antikvan tradicion.

12 grandaj Kongming-lanternoj brilis en bela nokto. Ili soris. Rigardante ilin, mi sentis ĝojon kaj feliĉon.