Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Vojaĝo en Yunnan (V)

En la Nacia Ĝardeno de Taj-nacio

de SU YIJUN

En la tria tago ni venis al la Nacia Ĝardeno de Taj-nacio. Por ke la turistoj pli multe sciu pri la nacio, oni aranĝis en la ĝardeno multajn aktivadojn, ekzemple viziti budhismajn templojn, spekti nacian varieteon, ĉeesti ceremonion de bano de budho kaj partopreni en la Akvoverŝa Festo.

La nacio kredas je hinajano kaj devas fari ceremonion bani budhon. En la ceremonio junulinoj en nacia kostumo, gvidate de bonzo, genuiĝis antaŭ la budho kaj aŭskultis recitadon de sutroj de la bonzo. Poste la junulinoj verŝis akvon el sia pelvo en bambuan ujon, ke la akvo fluu en ujon tenatan de la bonzo, kaj li banis la budhon per la akvo.

Post rigardo de la ceremonio, ni venis al vasta placo, en kies mezo staras skulptita elefanto, la simbolo de paco kaj feliĉo. Ĉirkaŭe estas malprofunda cisterno. En la fronto de la placo graciaj junulinoj de la nacio dancis sur podio. Post la dancado oni faris elekton de plej bela junulino, kaj tiam la rigardantoj povis iri sur la podion kaj meti parfuman saketon sur la kolon de tiu junulino, kiun ili opiniis plej bela. Kiu ricevos plej multajn saketojn, tiu estos la ĉampionino.

Post elektado estis akvoverŝado. Ĉiĉeronoj gvidis la turistojn al la cisternoj, kaj tie jam atendis gejunuloj kun plastaj pelvoj plenaj de akvo. Du junuloj de iu vizitgrupo elpaŝis kaj luis nacian kostumon kontraŭ 10 juanoj. Kiam oni anoncis la komencon de akvoverŝado, la tuta placo ekbolis. La homoj verŝis akvon unu sur alian sen distingi sekson kaj aĝon. Post momento ĉiuj estis tramalsekigitaj de akvo, sed dronis en granda ĝojo. Ĉiuj estis verŝantaj kaj priverŝataj kaj neniu zorgis, kiu verŝis al li. Oni kredas, ke kiu estas ju pli multe priverŝita, tiu estas des pli feliĉa.

Sur la placo ŝprucis fontanoj, kiuj formis belajn arkajn liniojn dum falado de akvo. Mi multe fotis la ekscitajn scenojn. La Akvoverŝa Festo ebligis al mi koni la entuziasmon, viglecon kaj gastamecon de la nacio kaj oni facile fandiĝis en tia feliĉo kaj gajeco.

Multaj tagoj pasis post mia reveno de Xishuangbanna, sed la viglaj scenoj senĉese aperadis en mia memoro. La bambuaj domoj, la solenaj budhismaj temploj, la altaj palmoj kaj la belaj Taj-naciaj junulinoj en okulfrapaj vestoj gravuriĝis en mia memoro kaj foje mi eĉ dubis, ĉu tio estas realo.

Bela kaj mistera Xishuangbanna, mi revizitos vin.