Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Bela taja montovilaĝo

de AI YOU

Xishuangbanna situas en la okcidenta parto de Yunnan-provinco, je 700 km for de Kunming, ĉefurbo de la provinco. Ĝi estas fama pro siaj belaj tropikaj pejzaĝoj kaj densa primitiva arbaro. Antaŭ nelonge mi refoje vizitis ĝin, longe revatan de mi.

Ni atingis Xishuangbanna kaj matene de la sekvanta tago ni veturis per pasaĝerŝipo Banna laŭ Lancang-rivero, ambaŭborde de kiu estas belaj pejzaĝoj. Post du horoj ni atingis la faman pitoreskejon Ganlanba. La ŝipo albordiĝis kaj ni vidis ĉielskrapantajn kokosarbojn, sub kiuj troviĝas kelke da bambuaj domoj kun fortaj tajaj trajtoj. Ĉirkaŭ la domoj estis verdverdaj bananarboj. Grapoloj da verdaj bananoj aspektis tre plaĉaj. Proksime de la domoj estas heĝoj unu metron altaj, sur kiuj rampas nekonataj vegetaloj, punktitaj per ruĝaj floroj. Ja estis tipa tropika pejzaĝo! Mia kolego Xiao Wang estis tre ĝoja kaj senĉese fotis la pejzaĝojn.

Mi rigardis malproksimen de la riverbordo kaj vidis, ke la foraj montpintoj estas oraj en vespera krepusko. La kaŭĉukarboj altaj kaj malaltaj kiel verda rubando zonas la montodeklivon. Kelke da tajaj knabinoj banis sin en la rivero. En Xishuangbanna la klimato estas varmeta, riveroj interkruciĝas, la tajoj indiĝenaj tre ŝatas bani sin en la rivero kaj precipe la knabinoj saltas en la akvon eĉ dum ili vektoportis akvon ĉe la rivero. Ja ne estas senkaŭze, ke ili estas tiel sveltaj.

Pluveto falis senĉese en du tagoj, tial ni restis dome. Je la tria horo posttagmeze la pluveto haltis kaj ni tuj alrapidis al tajaj vilaĝoj. Ĉe la vilaĝo, tute ekster nia atendo, subite pluvegis. Ni devigite kuris al bambua domo por eviti la pluvon. Post kelkaj minutoj taja knabino en bela vesto afable invitis nin supren por gastigi nin. En la supra etaĝo la ĉambro estis vasta kaj brila. Sur la muroj vidiĝis diversaj pentraĵoj pri lokaj pejzaĝoj. En angulo de la ĉambro sidis stebmaŝino kun marko Ŝanhajo. Ĉe la muro sur ŝranko sidis 25-cola kolora televidilo kun marko Changhong. Videblis, ke ilia vivo estas bonhava. Ni demetis la ŝuojn kaj sidiĝis sur la plankon. Post momento la knabino portis al ni korbon da bananoj kaj proponis al ni la frukton. Ni senĝene interbabilis. La knabino diris al ni, ke la 14-a de la kvara monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas tradicia novjaro de tajoj, kiu nomiĝas ankaŭ akvoverŝa festo. Tiutage la tajoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉiuj verŝas akvon unuj sur aliajn por petolado, tiel ili celebras la feston por preĝi por homa sano kaj abunda rikolto en la nova jaro. La tajoj estas gastamaj. Ili verŝas nur tre malmulte da akvo sur la gastojn por montri bonvenon. Mi sentis bedaŭron, ke se ni venus pli frue je kelkaj tagoj, ni certe perceptus la festan ĝojon kaj kaptus la mirindajn scenojn.

En la tajaj vilaĝoj la rivero fariĝis milda, kvieta kaj klara. Eĉ la torenta kaj muĝanta Lancang-rivero fariĝis milda.

Super la milda rivero estas milda ponto el lianoj kaj la bambuaj slipoj. La ponto tangis kaj ŝanceliĝis. En 1997, kiam mi unuafoje venis tien, mi ne sciis kiel paŝi antaŭ la bambua ponto. Mi enviis la tajajn knabinojn, kiuj leĝere iris tien kaj reen sur la ŝanceliĝanta ponto, sur kiu mi ne povis teni min ekvilibre. Mi estas nacimalplimultano ji-o. Mi lerte grimpas monton kaj vadas en rivero, sed mallerte iras sur la ponto. Fine mi iris kaptante la ŝnuron kaj timeme trapasis la ponton.

Nur la taja vilaĝo meritas la nomon de mirinda botanika regno. Tie en la tuta jaro la arboj estas verdaj. Arboj kaj aliaj dek miloj da specoj da vegetaloj formis vivigan verdan mondon. Tie la vivo estas ekstreme kuraĝa kaj firma. Lianoj interkruciĝas kun lianoj, arboj brakumas arbojn. Ĉio grimpas supren. La vivaĵoj elvolvas branĉojn kaj foliojn, floras kaj fruktodonas. Tie oni malfacile distingas la kvar sezonojn. Tie ĉiam regas printempo kaj la loko estas centprocenta verda regno.

En la bela loko nature naskiĝas belaj homoj. Plej profunde impresas la belaj knabinoj, ĉarmaj, teneraj kaj forte allogaj. Ili ofte tenante ombrelon en la mano malrapide iras sur montpadoj, dense ombrataj de altaj arboj. Tie la gongoj, tamtamoj, luŝeng -oj kaj flutoj, ĉio estas rava. Ja ne estas strange, ke eĉ budho kaj dioj amas tiun mirindan lokon. Tie estas multe da budhismaj temploj kaj altaj pagodoj, kiuj kune kun bonzoj formis feliĉan, bonaŭguran, grandaniman kaj harmonian paradizon.

Jen taja vilaĝo en mia koro, eterne bela kaj feliĉa.