Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Bela Kashi

de AI YOU

La urbo Kashi situas en la sudokcidenta parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, je 1473 km for de ĝia ĉefurbo Urumqi. Oni diras, ke sen viziti Kashi oni vane venis en Xinjiang. Vere, Kashi estas unu el la famaj urboj de Xinjiang. Ĝi estas longhistoria urbo plena de ekzotaj moroj kaj alloga por la turistoj. La antikva Silka Vojo sin etendis de oriente okcidenten kaj tie haltis, trapasinte la dezertojn Lop kaj Taklimakan, dum la alia parto de la Silka Vojo sin etendis de okcidente orienten kaj atingis Kashi trapasinte Pamir-altebenaĵon. Siatempe Kashi, kvazaŭ aviadil-ŝipo neniam dronanta en la maro en la Morto, servis al la turistoj per siaj riĉaj materialoj kaj bona medio.

Tie estas multe da historiaj restaĵoj, sed oni rekomendis al mi ĉefe tri lokojn, t.e. Aitigar-moskeo, la Bazaro kaj Mazha-tombejo.

Moskeo Aitigar

Aitigar estas la plej granda islama moskeo en Xinjiang. Ĝi, meze de la urbo Kashi, ekkonstruiĝis meze de la 15-a jarcento kaj iom post iom formiĝis post la mezo de la 18-a jarcento kun areo de 16800 kvadrataj metroj. Ĝi konsistas el preĝejo, predikejo, koridoro, fasado kaj aliaj konstruaĵoj. La ĉefa halo povas enteni 4000 personojn, kaj la fasado altas 12 metrojn kun belaj brikaj pagodoj 18 metrojn altaj ambaŭflanke de la pordo. La moskeo estas impona kaj plene montras la arkitekturajn trajtojn de islamaj moskeoj. Ĝi estas grava historia loko protektata de Xinjiang.

Meze de la ĉefa halo staras profunda niĉo kun trono ene. Ĉe liturgio la ĉefmulao gvidas legadon de Korano. Vendrede kaj en la festo Korbano li predikas Koranon sur perono. La islamanoj laŭvice adorkliniĝas okcidenten.

Ĉiufoje, kiam venas gravaj islamaj festoj, kiaj Fastorompa Festo kaj Korbano, sur la placo kolektiĝas multe da ujguroj. La ujguraj gejunuloj en festaj vestoj dancas akompanate de muziko kaj la spektaklo ĝueblas sur la placo.

Vigla Bazaro

La Bazaro estas ankaŭ grava loko por komerca kaj kultura interŝanĝo kaj homa amikiĝo. En Kashi la Bazaro estas tre vigla.

En la foira tago la proksimaj ujguraj loĝantoj ellitiĝas pli frue ol ordinare. La virinoj tualetas kaj vestas sin per belaj vestoj, dum la viroj kaj maljunuloj pakas siajn vendotajn varojn, surazenigas ilin kaj kune kun brutaro direktas sin al la foirejo. En la foirejo vendiĝas ĉiuj agrikulturaj kaj flankokupaj produktaĵoj, produktaj rimedoj kaj ĉio alia, inkl. de alumetoj, kudriloj, diverstipaj aŭtoj, traktoroj, malvaloraj bovloj, kuleroj, altteknologiaj elektronaj aparatoj kaj valoraj rusaj peltaĵoj, persaj tapiŝoj, hinda teo kaj brazila kafo. Oni diris al mi, ke en la ordinaraj tagoj tie vendiĝas proksimume 20 mil specoj da varoj kaj dimanĉe, kiam tien venas multe da kamparanoj, tie vendiĝas pli ol 50 mil specoj da varoj.

En la 2-a horo posttagmeze la tuta foiro atingas la kulminon de sia vigleco. Tiam viglas ĉaroj kaj homoj en la foirejo. La loko impresas kiel bunta nacia familio kaj la bruado mildiĝas nur post 4 horoj, kiam oni kun aĉetitaj varoj ĝoje foriras hejmen.

Apahuojia Mazha

Mazha en la araba lingvo signifas “sanktejon” aŭ “tombon de grandaj personoj”. Nun ujguroj kaj iuj aliaj islamanoj nomas ankaŭ ordinarajn tombejojn Mazha.

La nomita Mazha situas nordoriente de la urbo Kashi je 5 km. Tio estas maŭzoleo de sanktaj islamanoj, konstruita ĉ. la jaro 1640. Oni diris, ke tie eterne ripozas 72 homoj de 5 generacioj el la sama familio. La unua generacio estis fama islama misiisto Yusupuhejia. Post lia morto lia filo Apahuojia heredis la patran karieron kaj fariĝis estro de fama islama sekto Baishan en la 17-a jarcento kaj iam tenis la regpotencon de Yerqiang-regno. En 1693 li mortis kaj estis enterigita tie. Ĉar li estis pli fama ol la patro, tial la posteuloj nomas tiun maŭzoleon per lia nomo. Legendo diras, ke tie eterne kuŝas ankaŭ virino Yiparhan, kromedzino de imperiestro Qianlong de Qing-dinastio. Ĉar ŝi ĉiam odoris arome, tial oni nomis ŝin Aroma Kromedzino de la imperiestro. Post ŝia morto ŝia kadavro estis transportita al Kashi kaj estis enterigita en la maŭzoleo Apahuojia, tial oni nomas la maŭzoleon ankaŭ tombo de la Aroma Kromedzino de Imperiestro Qianlong memore tiun belan virinon.

Antaŭ la tombo estas ĉevalĉaro kun ruĝa kovrilo kaj du kvadrataj ĉerkoj ene. Oni diras, ke la ĉaro estis uzata por transporti la kadavrojn de la bela virino kaj ŝia frato al Kashi.

En la lastaj jaroj arkeologoj konstatis, ke en tiu tombo en Kashi estis enterigita nur vestoj de Yiparhan, sed ŝia korpo kuŝas en la Orienta Maŭzolearo de Qing-dinastio en Zunhua-gubernio, Hebei-provinco.

Fakuloj asertis, ke en la historio vere estis la Aroma Kromedzino de Imperiestro Qianlong. Ŝi naskiĝis en 1734. Ŝi estis posteulo de gvidanto de islama sekto Gemubar kaj ŝia familio longtempe vivis en Yerqiang. En Junggar okazis ribelo kaj ŝia frato translokis la tutan familion al Ili, norde de Tianshan-montaro. Kiam la kortega armeo sufokis la ribelon, la onklo de Yiparhan helpis la kortegan armeon. Pro tio ili estis alvokitaj de la kortego al la ĉefurbo kaj ricevis aŭdiencon de la suvereno. Ŝia frato estis nomumita altranga ŝtatoficisto. Ŝi ekloĝis en la ĉefurbo kaj poste fariĝis dorlotata kromedzino de la imperiestro. Ŝi mortis en la aĝo de 55 jaroj.

Malgraŭ la historia fakto, multej ujguroj kredis, ke la bela Aroma Kromedzino estis enterigita en Kashi, kio eble montris la sinceran amon de la ujguroj, ĉar la bela virino estas ilia sametnano kaj ludis sian rolon en defendo de la nacia unueco kaj ŝtata solidareco. Jen kial oni ĉiam kun granda intereso cirkuligas tiun historian rakonton.