Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Vojaĝo en Yunnan (I)

Printempa urbo Kunming

de SU YIJUN

Antaŭ longe mi aŭdis, ke Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco, portas la nomon Printempa Urbo, ĉar ĝi ĉiam estas kiel en printempo. Tio tiklas min, kiu de infaneco vivas en nordo de Ĉinio. Dank’ al la Internacia Turisma Festivalo 2004 okazinta aprile en Kunming, mi havis feliĉon ĝui la ĉarmon de la urbo.

Je la unua vido Kunming impresis min per siaj verdaĵoj, ĉie tie buntas floroj kaj la stratoj estas borderitaj de prosperaj plantoj. Sed tiam vegetaĵoj en norda Ĉinio ĵus burĝonis trapasinte la tutan mortan sezonon. Pro tio kiam mi alvenis al tiu verda loko plena de aromaj floroj, mi tuj sentis min serena kaj ĝojega.

En la movoplena urbocentro de Kunming arbare staras altaj domoj kaj grandaj magazenoj kun abundo da varoj. La plej okulfrapaj estas du ruĝaj arkaĵoj sur la placo de la urbocentro, sur kiuj legiĝas la vortoj “Ora ĉevalo” kaj “Jada koko” respektive, du simbolbestoj de Kunming. Legendo diras, ke iutage pratempe ora ĉevalo elsaltis el la suno kaj jada koko elflugis el la luno. Tie, kien iris la ora ĉevalo kaj la jada koko, prosperas arboj kaj belas floroj. De tiam la diaj ora ĉevalo kaj jada koko restas ĉiam en Kunming, benas kaj protektas la lokanojn. Oni ne scias, ĉu vere ekzistas la ora ĉevalo kaj la jada koko, sed fakte Kunming estas favorata de la naturo. Dum la tuta jaro tie ĉarmas la floroj, verdas la arboj kaj serenas la vetero. Kiam en norda Ĉinio frostas, tie varmetas kiel en printempo; kiam en norda Ĉinio varmegas, tie malvarmetas agrable.

Min profunde impresis ne nur la serena vetero kaj freŝa aero de Kunming, sed ankaŭ la afableco kaj gastamo de la tieaj popolanoj. Ili, ĉu junaj ĉu maljunaj, vidigas sur sia vizaĝo feliĉon kaj kontenton. Kiam mi demandis iun pri io, li certe faris al mi detalan klarigon. Agrabla vetero alportas al la homoj kvietecon kaj serenecon, disvolviĝo de la turisma afero prosperigas la tieajn restoraciojn, hotelojn kaj vendadon de nacimalmultaj varoj. Dank’ al tio la vivnivelo de la lokanoj multe altiĝis. Mi kredas, ke sekve de evoluo de la turisma afero pli kaj pli beliĝos la vivo de Kunming-anoj kaj pli kaj pli dolĉe ridetos sur ilia vizaĝo.