Unua paĝo >> Turismo >> Itinero proponita


Vojaĝo en Yunnan (II)

Mirakla ŝtonarbaro

de SU YIJUN

Geologia Parko de Ŝtonarbaro situas en la Ji-nacia Aŭtonoma Gubernio, sudoriente de Kunming je 78 kilometroj. Kun areo de 350 kvadrataj kilometroj ĝi estas rigardata kiel miraklo de la mondo. Preskaŭ ĉiuj turistoj, kiuj vojaĝis al Kunming, vizitis la ŝtonarbaron kaj estis ravitaj de la mirakla pejzaĝo.

En la parko oni admiras la naturdotitajn pejzaĝojn: Sur la loko de centoj da kvadrataj kilometroj leviĝas aro post aro da imponaj ŝtonoj. Ĉiĉerono diris, ke la pejzaĝo konsistas el du partoj, t.e. la Granda kaj Malgranda Ŝtonarbaroj. La Granda Ŝtonarbaro estas impona kun multaj altaj pintoj kaj profundaj valoj, iuj similas al arboj kaj aliaj al pagodoj, dum la Malgranda Ŝtonarbaro estas ĉarma kaj sporada. Iuj similas al agloj flugantaj kun etenditaj flugiloj, aliaj al rinoceroj kaplevantaj por rigardi la lunon kaj triaj al silentaj lotusoj.

El la multe da pitoreskaj pejzaĝoj la plej fama estas Aŝma en la malgranda ŝtonarbaro. Rigardate de malproksime, sania knabino kun tuko sur la kapo kaj korbo sur la dorso rigardas foren kun mano sur ŝultro. Aŝma estas bela knabino en sania epopeo. La sani-oj estas branĉo de ji-nacio. La epopeo rakontas pri kortuŝa amo. Aŝma estas simbolo strebanta al geedziĝa libereco kaj feliĉa vivo. La ŝtonarbaro estas saturita ne nur de belaj mitoj, sed ankaŭ de mirindaj fabeloj. Ne malproksime de Aŝma sprita kato kaŭras por ataki muson malantaŭ grandega roko.

En profundo de la ŝtona arbaro grandaj kaj malgrandaj lagoj kviete ripozas ĉirkaŭ la ŝtonarbaro, simile al brilaj speguloj kaj tre harmonias kun la ŝtonaj arboj. Ĉe la ŝtona arbaro vivas ĉefe ĉinaj nacimalplimultanoj sanioj. Nia ĉiĉerono ja estas sanio. Li nomiĝas Bi Ling. Li estas forta viro kun densaj brovoj kaj grandaj okuloj. Li havas altan staturon kun sunbruna haŭto. Dum la vojaĝo mi trovis, ke preskaŭ ĉiuj saniaj knabinoj estas delikathaŭtaj, dum la viroj sunbrunaj. Mi demandis nian ĉiĉeronon pri tio. Li diris, ke antaŭe oni nomis ĉiujn knabinojn Aŝma, dum la knaboj estas duspecaj. Iuj estas fraĉjo Ahei (nigreta kaj sunbruna), dum la aliaj Abai (blanka). Ahei estas reprezentanto de la diligentaj kaj bravaj viroj, kiuj ĉiuj estas sunbrunaj, dum fraĉjo Abai estas mallaboremaj, kiuj ne povas esti sunbrunaj. De lia klarigo mi ekkomprenis, ke la sunbruna haŭto estas bela en la okuloj de la saniaj viroj. .

La saniaj vestoj estas belaj kaj precipe iliaj ĉapoj estas delikataj, faritaj de ili mem kun diversaj ornamaĵoj. Sur la ĉapo de la knaboj certe troviĝas lanuga globo. Sur kies ĉapo ne troviĝas tia globo, tiu estas certe edziĝinta. Sur la ĉapo de la edziniĝintaj knabinoj troviĝas unu korno, sed sur la ĉapo de la fraŭlinoj troviĝas du kornoj, unu antaŭe kaj la alia malantaŭe. Tial ilia ĉapo klare konigas pri ilia edzeco aŭ fraŭleco. En ĉia okazo la sanioj portas ĉapon kaj precipe la knabinoj. Tuj post ellitiĝo ili portas la ĉapon kaj demetas ĝin nur antaŭ enlitiĝo. Ili opinias senĉapeliĝon malĝentila, tial se turistoj volas prunti de la saniaj knabinoj ĉapon por esti fotitaj, ili ĉiam rifuzas.

Dum la pasintaj pli ol du mil jaroj la sanioj ĉiam loĝis ĉe la ŝtonarbaro, kie regis distingiĝa kaj bela ŝtonarbara kulturo kaj modesta nacia moro. Ankaŭ ĉio ĉi tio pliigis la allogan mirindecon de la ŝtonarbaro.