Unua paĝo >> Scienco kaj Eduko >> Eduko


Li Tiejun kaj lia arta instituto

de ZHANG SHUANG

Kiel direktoro de privata arta instituto, Li Tiejun prenis edukadon kiel sian karieron de la tuta vivo. La de li kreita Arta Instituto Xinya fariĝis pli kaj pli bona.

Li revenis por servi al la patrio

En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento Li Tiejun diplomiĝis el la Lusin-a Arta Instituto. Post diplomiĝo li intencis krei sian propran artan instituton, tamen pro malbonaj financaj kaj aliaj kondiĉoj li ne sukcesis. Li veturis al Suda Ameriko por lerni olepentradon, kiun li tre amas. Tie li ricevis diplomon de internacia artisto. Li ne sole pentris, sed atente esploris la edukan sistemon, lernis kaj kolektis sperton administri lernejon. Li vojaĝis ankaŭ al Eŭropo, kie li vizitis longhistoriajn artajn lernejojn. Li intencis utiligi iliajn sciojn por sia propra lando en la estonteco.

En 2000 li revenis Ĉinion kaj helpate de amikoj, li ricevis sumon da mono kaj kreis Artan Instituton Xinya.

Por bone funkciigi lernejon

Por sia kariero li renkontis multe da malfaciloj. La unua sumo da mono li rapide elspezis. Li do devis kolekti pli da mono aŭ vendi la artan instituton al aliaj.

Malgraŭ granda malfacilo li prunteprenis la duan sumon da mono. Li sciis, ke li devas lukri pli da mono por funkciigi la lernejon. Li decidis fondi entreprenan sekcion en la lernejo kun la celo financi disvolviĝon de la lernejo. Profitis la entreprena sekcio, zorgate de lia edzino Zhao Zijun, kaj dank' al tio la lernejo povis stabile disvolviĝi kaj krom tio ĝi fondis du revuojn por konigi arton de la moderna Ĉinio.

Li opiniis, ke privata lernejo havas solidan grundon en Ĉinio, li do kune kun direktoroj de aliaj privataj lernejoj fondis Asocion de Privata Edukado kaj li estis elektita kiel ĝia estrarano. Li sincere lernis de siaj ĉinaj kolegoj kaj publikigis alilandan sperton en la asocia revuo por diskutado.

En la pasintaj 5 jaroj la ŝtato asignis al ĝi neniom da mono. Sen financa subteno de la socio la Arta Instituto Xinya elkulturis multe da artistoj per malalta lernokotizo kaj financa helpo de sia propra entreprena sekcio. En tiuj 5 jaroj Li Tiejun akumulis multe da sperto. Li sin liberigis el la rutina modelo funkciigi lernejon kaj provis novan modelon, t.e. fremda lingvo, arta fako kaj teknika kapablo. Kaj la nombro de la studentoj kreskis de 20 al 200. Multe da eminentaj lernantoj eklernis en lia instituto, kion tre enviis aliaj lernejoj.

En 2003 li kreis branĉon de sia instituto en la Orienta Universitata Urbeto.

Li revis fondi post penado de kelkaj kaj eĉ dekkelkaj generacioj, privatan artan universitaton, la plej bonan en la Oriento, similan al la Belarta Lernejo de Parizo.

Ekzemplo de la lernantoj

Li Tiejun kaj lia edzino Zhao Zijun kune loĝas en sia privata lernejo. Ĉiumatene je la 5-a horo kaj 30 minutoj li komencas sian laboron. Li instruas de la 8-a ĝis la 11-a horo kaj vespere inspektas en la lernejo kaj nur post tio li enlitiĝas. Lia edzino prizorgas la studentan vivon, inkl. de la pensiono kaj manĝejo.

En 2003, kiam Pekino estis atakata de SARS, li faris hermetikan administradon al la lernejo. Por ke la studentoj ne vivu monotone, ĉiusemajne Zhao Zijun aranĝis 2-3 interesajn aktivadojn. Tiam Li Tiejun kaj lia edzino prizorgis la studentojn same kiel iliaj gepatroj.

Kvankam la lernejo havas riĉaĵon de dekoj da milionoj da juanoj, tamen li daŭre vivas modeste. Li diris, ke la riĉaĵo apartenas al la lernejo, sed ne al li mem. Li deziras konstrui bibliotekon, por ke la studentoj povu rigardi la plej belajn albumojn.

Per siaj diligenteco, modesteco kaj seriozeco li fariĝis ekzemplo de la studentoj.

Li Tiejun daŭre penadas senegoisme.