S-ino Wu Yi, vicĉefministro kaj estro de la Laborkomitato kontraŭ Aidoso de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la ceremonio por Saniga Aktivado de Ruĝsilka Kravato de Ĉinaj Oficistoj kaj Laboristoj la 25-an de novembro, ke preventi kaj kuraci aidoson estas komuna tasko de la tuta socio, kiu devas aktive labori por prevento kaj rego de aidoso kaj kune konstrui ŝtalan muron kontraŭ aidoso por firme bremsi la cirkuladon kaj disvastiĝon de aidoso en Ĉinio.
Wu postulis, ke laŭ aranĝo kaj postuloj de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio ĉiuj lokoj kaj departementoj devas serioze plenumi siajn devojn kaj taskojn, perfektigi politikajn rimedojn, renovigi labormetodojn, kompletigi laborsistemon kaj efike fari la laboron kontraŭ aidoso.
La aktivado estas kune iniciatita de la Ĝenerala Laborsindikato de Ĉinio kaj aliaj departementoj por mobilizi kaj organizi la oficistojn kaj laboristojn de la tuta lando aktive partopreni la laboron kontraŭ aidoso.
Oni informis, ke vakcino kontraŭ aidoso farita de Ĉinio estis sankciita de la Ŝtata Administracio pri Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj kaj estas aplikata ekde hodiaŭ en la klinika provado.
La nomita vakcino kontraŭ aidoso estis preparata de ĉinaj sciencistoj ekde 1996. Oni elektis aidosan viruson cirkulantan en Ĉinio kaj faris vakcinan modelon, kiu estas eble efika precipe por kuraci aidoson turmentantan la ĉinojn. Tio estas vakcino kun miksitaj genoj el du vakcinoj kaj estas forta kontraŭ aidosa viruso. Sciencistoj faris imunigon al simio per malsamkvanta vakcino. Al neniu organo de la simio, atakita de vakcina viruso, okazis eksterordinara fenomeno.
Julie de la pasinta jaro la Ŝtata Administracio pri Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj decidis meti ekzamenon de la vakcino kontraŭ aidoso en sian “ekspreson por ekzameno” kaj tio tre utilas al plirapidigo de la klinika provado de la vakcino.
|