Unua paĝo >> Kuirarto >> Restoracioj


Restoracioj de lokaj gustoj

de BIAN JI

En Pekino estas multe da restoracioj kun apartaj trajtoj. Sube mi konigos kelke da restoracioj, kies pladoj estas malmultekostaj sed bongustaj.

Restoracio Tangenyuan (restoracio kun kulturaj odoroj de Pekino)

Ĝi troviĝas ĉe la orienta elirejo de Ditan-parko en norda parto de Pekino. Ĝi estas restoracio de tipaj pekinaj etmanĝaĵoj. En la korto brilas ruĝaj lanternoj. Ĉe la enirejo maljunaj kelneroj en tola robo bonvenigas la klientojn kun rideto. De tio vi certe admiros la fervoron de pekinaj kelneroj. Tie estas piza flavo, amela feĉo kaj fermentinta sojfaba lakto, maiza pasteĉo kun legoma farĉo kaj “fiodora” tohuo kun marko Wang Zhihe. Tie estas preskaŭ ĉiuj familiaj manĝaĵoj de Pekino. Tie je la 7-a kaj duono vespere okazas prezento de pekina opero, varieteo, humura dialogo kaj aliaj amuzaĵoj. Tie krom ĝui manĝon oni povas ankaŭ amuziĝi kaj sperti la spektaklan kulturon de Pekino.

Restoracio Hejmloka kun familiaj pladoj (kun diversaj gustoj)

Tiu ĉi restoracio troviĝas nordokcidente de Madian-trefkruciĝo ĉe la Norda 3-a Rondvojo. Tie estas diversaj furoraj familiaj pladoj, kiaj fiŝkapo kun platkuko, kapsiko kun kok-piedoj kaj aliaj fritetitaj familiaj pladoj. Tie estas ankaŭ diversaj bongustaj kaj ĉipaj pladoj. Tie estas multe da delikataj pladoj el ordinaraj legomoj, ekz. brasikaj strioj. La mallarĝaj brasikaj strioj estas bonorde metitaj en telero. Eĉ se vi prenas ilin plurfoje, vi eble ne scias, kio tio estas. Ĉu brasikaj strioj? Ĉu piraj strioj? Antaŭ tio eble vi konfuziĝos. Eĉ se vi formanĝas la tutan teleron, eble vi ne certiĝos, sen alies certigo, ke tio estas preparita tute el ordinara brasiko.

Pekina filio de la Hangzhou-a Restoracio Louwailou

Ĝi situas ĉe Beixiaojie-strato, Dongcheng-distrikto. Por kontentigi la bezonon de la Hangzhou-a oficejo en Pekino oni fondis tiun filion de la Hangzhou-a Restoracio Louwailou. Tie famas la vinagrita fiŝo de la Okcidenta Lago, senŝeligitaj salikokoj kun Longjing-a teo, fiŝbuljono de Bofranjo Song, frikasita porkaĵo de Dongpo. Tie eĉ la kelneroj devenis de Hangzhou. La restoracio estis dekoraciita kiel antaŭ la krispa Okcidenta Lago, kaj aŭskultante la belsonan voĉon de la Hangzhou-aj servistinoj, vi sentos vin kvazaŭ en la paradiza Hangzhou. La etoso elspiras purajn Hangzhou-ajn trajtojn.

Teo kaj Ĉevalo ĉe Antikva Vojo (Yunnan-Guizhou-aj pladoj)

La restoracio nomiĝas Teo kaj Ĉevalo ĉe Antikva Vojo. La antikva komerca vojo en Yunnan, Sichuan, Guizhou kaj Tibeto fariĝis nomo de restoracio en la moderna ĉefurbo elspiranta altteknologiajn trajtojn. Ho, vere neimageble! Mistere! Post la antikveca kaj modesta ŝildo estas forta odoro de arta etoso kaj interne estas vere elegante. La pladoj kun Yunnan- kaj Guizhou-aj gustoj, kiaj kolbaso de Xujiadu, ŝinko de Xuanwei kaj lufo

Drinkejo Kong Yiji

La nomo mem rememorigas, ke tie vendiĝas Shaoxing-aj pladoj. La restoracio kun kalkitaj muroj kaj nigrigitaj fenestroframoj estas neniom okulfrapa ekstere en la komerca Dongsi-kvartalo, sed interne estas tute alia etoso. La busto de Lusin estas tuj en la vestiblo kaj sub la busto vidiĝas verkoj de Lusin. La restoracio estas dekoraciita laŭ akvolandaj trajtoj. La etoso elspiras centprocentajn trajtojn de Shaoxing. Se vi mendas buljonon el brasikaj folioj (Brassica juncea var. multiceps) kaj fiŝo kaj drinkas maljunan vinon, do vi perceptos la veran etoson de Shaoxing.

Hongkong-aj restoracioj

Ili troviĝas en la dua etaĝo de Hengji-centro, proksime de la Pekina Fervoja Stacio kaj ankaŭ en la subtera etaĝo de Dongfang-domego. Ili funkcias 24 horojn ĉiutage. Tie oni povas preni kaĉon, vermiĉelojn, fritetitajn pladojn, buljonojn, rostitan kaj bakitan viandojn kaj diversajn dolĉajn manĝaĵojn. Tie estas abundo da bongustaj pladoj. Mi rekomendas al vi seke frititajn rizfarunajn vermiĉelojn kun bifsteko. Tie oni povas senpage preni kapsikan misoon miksitan kun salikoka hakitaĵo por spicado.

Itala restoracio Anĝelo

Norde de Sanlitun-strato estas itala restoracio Anĝelo, kie la manĝaĵoj estas ĉipaj kaj bongustaj. La italaj farunaĵoj estas apetitvekaj. Ĉiu plado kostas 20-30 juanojn. Tie oni povas senpage preni tomatojn, kukumojn, dol ĉajn maizojn, kapsikojn kaj cepojn por spicado. Tie estas ankaŭ ovoflava misoo, vinagro kaj aliaj spicoj.

Stultula Huoguo-o (Chengdu-a stilo)

Nordokcidente de la Ruĝkravata Ponto en Dongsi-kvartalo troviĝas tiu restoracio kaj tie oni povas senpage trinki bieron tenatan en botelo, tamen se oni volas la krudan, ili devas pagi unu juan-on kontraŭ unu glaso. Tiun ĉi restoracion frekventas multaj klientoj de frua mateno ĝis profunda nokto en ĉiuj sezonoj. Mi proponas, ke vi tie prenu sezam-olean teleron por brogi manĝaĵojn en bolanta akvo, ĉar la sezam-oleo povas mildigi la akran guston de kapsiko. Krome, vi povas anticipe mendi tablon. Tie funkcias multe da manĝosalonoj , kvietaj kaj elegante dekoraciitaj.

Okcident-gustaj kokoj

Nun preskaŭ ĉie vidiĝas restoracio de tiritaj vermiĉeloj Ma Hua. Ĉi tie mi rekomendas al vi grandpladan kokon. La malgranda porcio de tiu plado havas duon-kokon kun almanĝaĵoj: terpomo, kapsikoj akra kaj dolĉa. Kun larĝaj tiritaj vermiĉeloj ĝi estas vere bongusta kaj apetitveka. La malgranda porcio sufiĉas por 2 aŭ 3 homoj. La restoracio estas dekorciita malsame kiaj aliaj restoracioj. Tie oni povas preni ankaŭ tiritajn vermiĉelojn kun bovaĵoj, frititajn vermiĉelojn, rostitajn maizospikojn kaj rostitajn surstangitajn viandbulojn kaj aliajn okcidentajn etmanĝaĵojn.