Unua paĝo >> Muzikejo


Posteuloj de majstroj de pekina opero

de ZHANG XUEYING

En la pasinteco herediĝo de pekina opero dependis de instruado de patro al gefiloj. Sed nun pekina opero stagnis pro la ŝrumpiĝo de la pekin-opera merkato kaj ŝanĝiĝo de vivmaniero de la socio.

S-ro Mei Wei, s-ino Qiu Yun kaj s-ro Tan Zhengyan estas posteuloj de majstroj de pekina opero kaj estas multe esperataj de la socio, kaj ili sentas premon, ke ili estas taskitaj daŭrigi la tradicion.

Ĉu pekina opero aŭ rokenrolo?

Mei Wei estas tre simila al sia praavo Mei Lanfang, majstro de pekina opero kaj en aspekto kaj en karaktero. Pekina opero estas protektata de la registaro, sekve posteuloj de famaj majstroj de pekina opero kia Mei Wei povis ĝui privilegion. Kiam li finis lernadon en elementa lernejo kaj devis eniri en mezlernejon, li eniris en bonan mezlernejon pro tio, ke li povas kanti pekinan operon. Kaj pro la sama kialo li eniris poste en la landfaman Pekinan Universitaton.

Lastatempe Mei Wei estis tre okupita, ke li havis intervizitan prezentadon de universitatoj. Kaj tuj poste li partoprenos en rokenrola konkurso de Pekino, sen ajna rilato kun pekina opero. Li estas tamburisto en neregula orkestro “Kruca Brilo”. Li fieras pro sia rolo en la orkestro.

Miloj kaj miloj da amantoj de pekina opero esperas, ke tiu juna posteulo de fama pekin-opera aktoro Mei Lanfang estos daŭriganto de Mei-skolo. Li estas iom pli dika ol sia praavo, kaj la voĉo estas plej simila al tiu de la praavo. Kiam li prezentas sur scenejo, liaj rigardoj, gestoj kaj movoj montras klarajn karakterojn de la praavo. Li diris: “Pekina opero estas mia ŝatokupo, sed ne mia tuta vivo, kaj krome la familio ne donis al mi tro pezan premon.”

Sed Mei Wei foje kaj foje partoprenas en memorigaj prezentadoj, ekzercas la voĉon kaj aŭskultas kantadon de la avo kaj praavo. Lernado en universitato estas intensa, kaj li ne povas disponigi tempon por pekina opero.

“Ĉe la fondiĝo de la nova Ĉinio mia praavo enspezis 500 juanojn ĉiumonate, pli multe ol prezidanto de la ŝtato. La sumo estis tute sufiĉa por la familio el 8 homoj kaj unu servistino. Sed nun salajro de la ŝtata unuaklasa aktoro apenaŭ povas kovri la bezonon de familio el 3 membroj.”

Pekina opero havis sian rudimenton en Pekino en la 90-aj jaroj de la 18-a jarcento. En sia evoluado ĝi trovis ŝaton ĉe pli kaj pli multaj socitavoloj de la kortego ĝis la plebanoj. En sia plej prospera periodo pekina opero formis 15 ĉefajn skolojn inkluzive de tiuj de Tan, Mei, Ma, Xun kaj Qiu, kaj troviĝis centoj da pekin-operaj trupoj kaj sennombraj teatrejoj. Sed kiam la okcidentaj vivmaniero kaj kulturo penetriĝis pli kaj pli vaste en Pekino, pekina opero iom post iom fariĝis nur allogaĵo por fremdlandaj turistoj.

Iu profesiulo diris: “Mi opinias, ke televizio pereigis pekinan operon, ĉar oni povas ĝui spektaklon hejme anstataŭ ĝui en teatrejo. Krome, pekina opero en televizio perdis la guston kaj misterecon de sceneja prezentado.”

Pekina opero nun troviĝas en plej serioza depresio en sia historio. Iuj skoloj estas minacataj de pereo, dum novaj skoloj kaj iliaj reprezentantoj ne naskiĝis en la lastaj 30 jaroj. Kvankam la registaro multe klopodis por revigligi kaj protekti pekinan operon, tamen la opero ankoraŭ ne povas altiri rigardantojn pro sia banala sceneja formo sen moderna gusto kaj intrigoj senrilataj al la moderna socia vivo. Maljunulo longe laboranta en pekin-opera teatrejo Liyuan diris: “Nun junuloj ne domaĝas pagi centojn aŭ eĉ milon da juanoj por rigardi recitalon de stelulo de popmuziko, sed avaras pagi nur dekojn aŭ eĉ dekon da juanoj por rigardi pekinan operon.”

Pro tio pekina opero perdis sian vivipovon kaj estas malfacile formi grandan konsuman merkaton saman al tiuj de filmo, televizio kaj kantado. Pli kaj pli multaj pekin-operaj majstroj preferas instrui sian arton al disĉiploj ol al siaj gefiloj.

Por la honoro de la familio, la posteuloj de la pekin-operaj majstroj vizaĝas pli multajn malfacilojn kaj devojn en la epoko ne apartenanta al pekina opero.

Mei Wei estas unika el la pranepoj de Mei Lanfang, kiu lernis pekinan operon. Baldaŭ 70-jara Mei Baojiu, frato de la avo de Mei Wei, tenas la lokon de la familio en la rondo de pekina opero. Sed post nelonge Mei Wei, 21-jara studento de la Pekina Universitato, jam devas konsideri denove pri la loko de pekina opero en lia vivo.

La plej granda malfacilo por Mei Wei estas ludi rolon de virino. Por tio li ne nur devas imiti gestojn de virinoj, bone kompreni ilian psikon kaj havi virinan voĉon. Lia praavo Mei Lanfang ĝuis grandan famon ĝuste pro granda sukceso en tiuj flankoj. Antaŭe la rolo de heroino en pekina opero estis ludita de viro. Sed nun, se viro parolas aŭ gestas iom simile al virino, li certe vekas mokon kaj suspekton. Jen kial la patrino de Mei Wei ne volis, ke Mei Wei lernu pekinan operon. Ŝi diris: “Mi esperas, ke li diligente lernos. Poste li povos studi la arton de Mei-skolo.”

Mei Wei lernis 3 jarojn en postleciona teatra lernejo. Ĉe la komenco li vekis nenies atenton. Sed foje en iu memoriga aktivado li prezentis kun granda sukceso kaj altiris la atenton de la rigardantoj. En prezentado lia maljuna muzikilludisto faris erarojn en la muzika akompano, sed li lerte kaŝis liajn erarojn nerimarkite. Ĝuste pro tio oni montris plian ŝaton al li en sekvantaj prezentadoj.

Malfacila estas heredo de tradicio

Qiu Yun plej timas, ke oni komparos ŝin kun ŝia patro. Ŝi estas malaltstatura kaj malgrasa, kaj neniam akiris trejandon por la korpa plastiko. Jen estas malfacile por ŝi ludi viran rolon kiel ŝia patro. Ŝi do preferis oratorion al prezentado en konstumoj kaj ŝminko. Ŝi diris: “Krom la voĉo, nenion ĉe mi oni povas kompari kun tio ĉe mia patro. Mi ne skrupulas, ke oni diras, ke mi ne estas eminenta aktorino, sed mi ne volas humiligi mian patron pro mia fuŝa prezentado.”

Ŝi havas bonan voĉon, sed malmulte sciis pri la skolo kreita de ŝia patro. Post forpaso de la patro kaj frato ŝi konsciis, ke ŝi devas plenumi pezan taskon daŭrigi pekinan operon. Ŝi remaĉadis la instruadon de la patro kaj aŭskultadis la diskojn pri kantado de la patro por sin ekzerci je prononcado de la tekstoj de pekina opero. Ŝi neniam rifuzas inviton al prezentado de pekina opero por teni la famon de la familio. Nun ŝi jam havas lokon en la pekin-opera rondo kaj akiris oran medalon en du internaciaj konkursoj de amatoroj de pekina opero. Ŝi diris: “Lerni pekinan operon estas tre malfacila afero. Sed mi ne havas alian elekton, pekina opero devas herediĝi de generacio al generacio.”

Renovigo bezonas kuraĝon

Post 10-jara lernado Tan Zhengyan, la sepageneracia heredanto de Tan-skolo, povas prezenti pekinan operon kune kun la avo kaj patro. “Mia patro opiniis, ke li povos montri sian talenton nur post kiam la avo forlasos la scenejon. Nun mia patro troviĝas en la kulmino de sia arto. Mi pensas, ke mi ne povas rivali kun li sur scenejo. Sed mi havas alian metodon.”

23-jara Tan Zhengyan altas 190 centimetrojn, tre malofte vidata altastatura aktoro en la pekin-opera rondo. Tial estas malfacile por li trovi kunludantinon, kaj krome lia voĉo estas iom akra. Sed li ne konsentis kun tiu diro kredante, ke eble lia alta staturo estas lia avantaĝa karakterizaĵo. Dank’ al sia juneco kaj solida ekzercado en la pasinteco, li laŭeble grandigas siajn movojn en la prezentado por plastiki pli belajn kaj pli impresivajn pozojn. Kaj li ludas laŭeble malproksime de la antaŭscenejo por redukti la diferencon de vido de spektantoj. Li diris, ke tio estas lia malgranda renovigo al Tan-skolo, kaj lia avo aprobis tion.

Sed ne ĉiuj veteranoj aprobis lian renovigon. En la fino de 2002 li prezentis dufoje pekinan operon en akompano de japana unuaklasa ĵaz-orkestro. “Ĉe la komenco ankaŭ mi opiniis tion neebla. Sed dum prezentado mi ebriiĝis kaj sentis, kvazaŭ mi prezentus ne pekinan operon, sed dancon. Mi unuafoje rimarkis, ke pekina opero havas alian flankon.” Unuafoje li prezentis en tradicia teatrejo por pekina opero, kaj duafoje en bufedejo ĉasanta pioniran arton. La prezentado estis aplaŭdata ne nur en la teatrejo kun ceremonia etoso, sed ankaŭ en la bufedejo plena de junuloj en strangaj vestoj. Ankaŭ liaj gepatroj ŝatis lian prezentadon, sed la avo silentis pri tio.

Tan Zhengyan havas la intencon sin okupi pri filmo kaj televizio. Sed li anoncis, ke li ne forlasos pekinan operon. “Mi ne forlasos pekinan operon, kaj mi altiros junulojn al pekina opero per miaj propraj metodoj.” Li intencis unue fariĝi filma idolo, kaj poste altiri siajn ŝatantojn al pekina opero. Li diris: “Se Cheng Long ludus pekinan operon, la opero certe havus alian situacion.”

Tan Zhengyan intencas fari multajn renovigojn al pekina opero, sed antaŭ ĉio li devas persvadi sian avon.