Unua paĝo >> Muzikejo


La 2-a Ĉina Konkurso de Sudaj kaj Nordaj Popolkantoj

de NIU XUEQIN

La 2-a Ĉina Konkurso de Sudaj kaj Nordaj Popolkantoj inaŭguriĝis la 21-an de aŭgusto en Zuoquan-gubernio, Shanxi-provinco, Ĉinio. Je la 9-a horo komenciĝis parado sur strato, kiun partoprenis 14 prezentaj trupoj el pli ol 2 mil aktoroj montrantaj teatraĵeton akompanatan de popolkanto de Zuoquan kun loka tradicia kulturo. La paradon partoprenis ankaŭ konkursontaj popolkantistoj en naciaj vestoj.

La konkurso okazas en ĉiu 2-a jaro, kaj la kantistoj estas dividitaj en grupojn sudan kaj nordan, per Yangzi-rivero. La konkursaj kantoj devas esti originalaj popolkantoj kreitaj de diversnaciaj popolanoj en produktado kaj vivo, vaste diskonigitaj inter la popolanoj. Ili estas grava parto de ĉina “nemateriala buŝa kultura heredaĵo”. La konkursantoj devas vesti sin per kolorriĉa nacia vesto, kanti en nacia lingvo aŭ dialekto sen akompano de muzika instrumento. Estas speciale bonvenaj kantistoj neprofesiaj kaj senartaj prezentoj. La konkurson partoprenis 135 kantistoj el 20 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, inkluzive Taiwan. Inter tiuj la plej juna estas 13-jara kaj la plej aĝa 72-jara.

La unua konkursanto estis Ma Zhonghua, la plej juna hujnacia kantisto el Gansu-provinco. Li havis neniom da kulistimo kaj donis al la rigardantoj impreson ke “ĵus naskita bovido ne timas tigron”. Lia sonora voĉo kun emocio ricevis aplaŭdadon de la rigardantoj kaj fine li akiris 96.86 poentojn. Post la konkurso mi venis al lia hotelo. Li diris al mi, ke li eklernis kantadon en sia 5-jara aĝo, amas muzikon kaj ofte faras prezenton en sia lernejo. Li iam gajnis premion en loka popolkanta konkurso. Li deziras studi en la Pekina Konservatorio por fariĝi kantisto. Kiam mi demandis pri lia sento en la konkurso, li diris: “Tre bone! Ŝajne mi flugus en la aero. Mi ŝatas kanti en loko plena de homoj. Ju pli multe da homoj des pli bone.”

S-ino Zhang Baoping estis unu el la tri kantistoj elektitaj inter la 3000 kandidatoj de Zuoquan. Ŝia klara kaj sonora kanto “Disflorado” kortuŝis ĉiujn juĝistojn kaj rigardantojn kaj gajnis 99.33 poentojn. Ji-nacianoj Li Huaixiu kaj Li Huaifu, pliaĝa fratino kaj plijuna frato el Yunnan, akiris la laŭron de la konkurso – Reĝo de popolkanto. Speciale okulfrapa estis, ke grupo kun 8 kantistoj el Taiwan-provinco per kantoj “Familia renkontiĝo” kaj “Gaja tostado de maljunuloj” sentigas al ni riĉan popolkantan kulturon kun loka tradicio.

La konkurso aljuĝis premiojn “Kantoreĝo” al 10 individuoj aŭ grupoj, “Elstara kantisto” al 20 individuoj kaj “Bona kantisto” al 24 individuoj. Posttagmeze de la 27-a de aŭgusto premiadan kunvenon partoprenis 135 kantistoj kaj ĉirkaŭ 50 mil rigardantoj. Premiitaj kantistoj en belaj naciaj vestoj refoje faris belajn prezentadojn.

La ĉi-foja konkurso celas savi, protekti kaj prifosi originalajn popolkantojn, disvolvi eminentan ĉinan popolan kulturon kaj prezenti diversnacian popolmuzikon.