Unua paĝo >> Metiarto


Ludiloj el ŝtofo

Ludiloj el ŝtofo apartenas al la tradicia ĉina metiarto. Tiuj de Weifang, Shandong-provinco, estas vaste ŝatataj en la mondo. Ili kun multaj specoj estas mane faritaj el koloraj silko, sateno, veluro, felo, oraj kaj arĝentaj fadenoj, bidoj k.a. La artaĵoj en formoj kaj koloroj harmonie kunfandiĝintaj kun ideoj karakteriziĝas per mirinda kaj racia troigo, akra kontrasto kaj viva plastiko.

Antaŭ la Drakboata Festo en la 5-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro virinoj ekas brodi mansaketojn kun drogherboj aŭ aromaĵoj ene kiel donacon al amikoj kaj parencoj. Oni portas tian mansaketon por gardi kontraŭ skorpio, skolopendro, pulo k.a. En ordinaraj tagoj lokanoj ŝatas kunligi tigran kapon, polvujon, balailon, kukumon kaj kalabason faritajn el ŝtofo kaj porti ilin kun si kiel talismanon, ĉar en iliaj okuloj tigro, reĝo de bestoj, povas fortimigi la monstrojn kaj diablojn, balailo kaj polvujo -- forigi la malbonojn kaj malsanojn. Iuj faras por infanoj ĉapon en formo de tigra kapo kaj ŝuojn en formo de kata kapo. Portante tian ĉapon, la infanoj aspektas bravaj kaj belaj kun aludoj forigi ĉiajn malbonojn kaj malsanojn kaj sane kreski. Novedzino, kiu revenas de vizito de sia patrino 3 tagojn post la edziniĝo, donacas la de ŝi mane faritajn okulvitrujon, tabakujon, mercerujon ktp al la bopatroj, edzo, bofratino k.a., tio montras ne nur ŝian lertecon, sed ankaŭ ŝiajn respekton al la bopatroj, amikecon al la bofratino kaj amon al la edzo. Poste tia metiartaĵo, per kiu oni interkomunikas laŭ etiketo, beligas la vivon kaj esprimas la senton, fariĝis iom post iom komercaĵo. Sekve de tio, aperis metiistoj, kiuj heredigas la metion de generacio al generacio.