Unua paĝo >> Metiarto


Bildo el tritika tigo

Bildo el tritika tigo, artaĵo de la kortego de Sui-dinastio (581-618), estis ne plu heredata jam delonge. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ĉinaj pentristoj retrovis tiun perditan teknikon. Ili esploris kaj studis ĝin laŭ rilataj materialoj kaj novigis la arton. Komplika estas farado de tia artaĵo: oni devas unue trempi tritikan tigon en drogakvo, fumumi, vaporumi kaj senkolorigi ĝin, poste tranĉi ĝin laŭlonge, platigi kaj brulgladi la tranĉaĵojn. Pro malsamaj temperaturoj la gladitaj tranĉaĵoj portas koloron de diversaj nuancoj. La artaĵoj montriĝas vivoplena post tondado, presado, plektado, gravurado kaj aliaj procedoj.

La artaĵon oni faras per la manoj. Ĝiaj materialoj ne poluas la medion. Kvankam ĝia farado estas komplika kaj temporaba, tamen ĝia arta efekto estas nekomparebla kun presitaj pentraĵoj.


Ĉina drako

Ruĝaj karpoj kun lotusfloro

Vizaĝo de simio


Patrino kaj ŝia ido


Avalokiteŝvaro


Galopantaj ĉevaloj

Tigro

Prospero

Sur bambuo