Laŭ informo de la Forsta Administracio de Ĉinio, 30
horojn post interrompo de telekomunikado la oficejo de la Administracio
de la Wolong-a Rezervejo raportis, ke la 86 grandaj pandoj bredataj
de ili estas sekuraj kaj la pandidoj estis transportitaj al sekura
loko.
Ĝis nun estas sekuraj la 144 grandaj pandoj en la bredaj
bazoj de Wolong, Chengdu kaj Shaanxi.
En Ĉinio troviĝas 1590 sovaĝaj grandaj pandoj vivantaj
en 62 rezervejoj en Sichuan, Shaanxi kaj Gansu. El ili pli ol 1200
en Sichuan, 270 en Shaanxi, kaj 110 en Gansu. La vivlokoj de sovaĝaj
grandaj pandoj en la tri provincoj estas malsam-grade influitaj
de la tertremo.
La Forsta Administracio de Ĉinio postulas, ke la bredaj
bazoj de grandaj pandoj fortigu sekurecan kontrolon kaj riparadon
al la instalaĵoj, por eviti damaĝon pro posttertremo, kaj la rezervejoj,
dum savado de siaj laborantoj, atente observu la sovaĝajn grandajn
pandojn, kaj donu ĝustatempan savadon al vunditaj pandoj.
|