La internacia socio helpas Ĉinion en la batalo kontraŭ la tertremo

En la batalo kontraŭ la tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco, la internacia socio donas urĝan helpon al Ĉinio.

La 14-an de majo, la brita registaro deklaris ke Britio donos milionon da pundoj al Ĉinio por helpi ĝiajn plagitajn regionojn. Ankaŭ sav-laborantoj de Oxfam de Britio atingis la plagitajn regionojn kaj kunlaboris kun la ĉina registaro por serĉi trink-akvon, medicinan materialon kaj aliajn urĝbezonatajn aĵojn.

La 14-an de majo, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Francio publikigis novaĵ-komunikon, kiu diras, ke Francio transportos tendojn, litaĵojn, medicinaĵojn kaj specialajn kuirilojn en valoro de ĉ. 250 mil eŭroj al la Ruĝa Kruco de Ĉinio per granda transporta aviadilo.

Rusio transportis vestojn, tendojn kaj matracojn al Ĉinio per 4 aviadiloj. La rusa ministro pri urĝaj aferoj diris, ke Rusio sendos ankaŭ kuracistojn kaj flegistinojn al la plagitaj regionoj.

La 14-an de majo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao renkontiĝis kun usona sav-taĉmento sur la vojo al la plagita regiono. Wen Jiabao elkore dankis la usonan popolon kaj la usonan registaron.

La 13-an de majo, la japana registaro decidis doni urĝan monhelpon de ĉ. 5 milionoj da usonaj dolaroj al Ĉinio. Krome, diversaj rondoj de Japanio, japanaj amikoj, ĉinoj loĝantaj en japanio kaj japanoj de ĉina deveno monhelpis la popolon en la plagitaj regionoj.

La 14-an de majo, la korea registaro decidis doni al Ĉinio urĝan monhelpon de miliono da usonaj dolaroj. La proparolanto de la Korea Respubliko diris, ke Koreio liveros al Ĉinio urĝe bezonatajn lanajn litkovrilojn kaj tendojn .

La 13-an de majo, la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Tajlando diris, ke la tajlanda registaro donacos al Ĉinio 500 mil usonajn dolarojn por la savado.

Proparolanto de la prezidentejo de Filipinoj diris en la 13-a de majo, ke Filipinoj pretas liveri al Ĉinio kuracilojn kaj aliajn materialojn.

La ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstralio diris en la 13-a de majo, ke la aŭstralia registaro volas doni al Ĉinio teknologian helpon pri serĉado kaj savado de homoj kaj alian humanisman helpon al la plagitoj en Sichuan-provinco.