Je la 14-a horo kaj 28 minutoj
de la 12-a de majo en la gubernio Wenchuan, Sichuan-provinco, okazis
tertremo de 7.8 gradoj. 30 horojn poste dek miloj da armeanoj kaj
armitaj policanoj venis al la plagitaj regionoj por savado. Mono
donacita de la Ruĝa Kruco kaj la Almoza Institucio atingis la regionojn
kaj ankaŭ savantoj kaj materialoj rapide venis tien.
Nun oni kaptas ĉiun minuton por savi postvivantojn.
Kiel diris Wen Jiabao, ĉina ĉefministro kaj kontraŭkatastrofa ĉefkomandanto
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, se unu sekundon pli frue oni
eniros en la regionojn, estos ebleco savi unu vivon pli multe.
|