Frumatene de la 16-a de
majo japana savtaĉmento el 31 membroj, inkluzive de teknikistoj
kaj kuracistoj, atingis la gubernion Qingchuan kaj komencis savadon.
Ĝi estas la unua fremdlanda savtaĉmento en Ĉinio post la tertremo.
Ili kunportis serĉhundojn, videoregistratorajn mikrolensojn,
roktranĉilojn k.a.
|