Post la tertremo en Wenchuan en la 12-a de majo, Jacques
Rogge, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), sendis
telegramon al Ĉinio, en kiu li diris, ke "la olimpika sporto
estas kune kun la suferantoj, precipe en la malfacila momento. Ni
zorgas pri vi". Samtage, kiam li aŭdis, ke la nombro de mortintoj
kreskas, li diris: "Mi staras inter la ĉinoj."
Liaj vortoj estas kortuŝaj, montrantaj la olimpikan
spiriton, la zorgon de IOK al la ĉina popolo kaj la subtenon de
la internacia socio al la batalo de Ĉinio kontraŭ la katastrofo.
|