Ĉe iu falinta elementa lernejo ĉefministro Wen Jiabao
laŭte vokis per la voĉo raŭka kaj sufokita al infanoj en ruino.
Iu ĉeloka raportisto raportis, ke "pli-ol-60-jara ĉefministro
ploris amare."
Tiu raportisto informis, ke la pli ol 300 lernantoj
sub la ruino estas en grandega danĝero. Post unufoja malsukcesa
savado, ĉefministro Wen surgrimpis en pluvo la ruinon por organizi
refojan savadon. Je la 10-a horo kaj 20 minutoj, la ĉeloka raporto
diris: "Ĉefministro Wen falis." "Lia brako vundiĝis,
sed li forpuŝis la kuraciston, kiu volas vindi lian brakon."
Je la 10-a horo kaj 28 minutoj, vidinte iun lernanton
sub tegolrubo, ĉefministro Wen grimpis al li por helpi la savadon.
Vidinte ke sav-taĉmentanoj sukcese savis du lernantojn el la ruino,
ĉefministro larmis pro emocio kaj diris: "Domoj falis aŭ fendiĝis,
oni povas ilin rekonstrui. Se nur homoj restas vivantaj, oni certe
venkos tiun ĉi grandan naturan katastrofon."
La ĉeloka raportisto propraokule vidis ankaŭ maloftegan
koleron de ĉefministro Wen kaj raportis: "Informiĝinte telefone
ke 100 mil popolanoj de Pengzhou ankoraŭ estas ŝtopitaj en montaro
kaj oni ne povas transporti al ili helpajn materialojn pro disfalo
de pontoj, ĉefministro Wen laŭtvoĉe diris al la telefonanto: 'Mi
ne zorgas pri viaj malfaciloj, mi postulas nur ke vi savu tiujn
100 mil popolanojn el la danĝero, tio estas ordono.' "
|