La 15-an de majo, la sistemo de UN en Ĉinio refoje
esprimis kondolencon al la familianoj kaj amikoj de la viktimoj
de la serioza tertremo: Ni vidis la rapidan agadon de la ĉina registaro
en savado de postvivantoj kaj la malavaran helpon de la ĉina popolo
al la plagitoj. Ni kredas, ke la ĉina popolo povas venki la naturan
katastrofon.
Por helpi la ĉinan registaron en la savado, la sistemo
de UN en Ĉinio estas mobilizanta financan subtenon kaj materialan
helpon, inkluzive de manĝaĵoj, tendoj, vatitaj litkovriloj, medikamentoj,
librosakoj kaj skribiloj, pere de la Teamo de Prikatastrofa Administrado
de UN. UN jam donis helpon por rekonstruado post la katastrofo kaj
helpas Ĉinion taksi la riskojn en medio kaj aliaj flankoj.
|