Matene de la 12-a de majo usona prezidento George W.
Bush esprimis funebron pro la viktimoj de la tertremo en Sichuan
de Ĉinio kaj kondolencis iliajn familianojn. Li diris: "Mi
esprimas konsolon al la vunditoj kaj familianoj de la viktimoj,
mi aparte malĝojas pro la lernantoj kaj infanoj vunditaj kaj mortintaj
en la tragedio. La usona popolo kun la ĉina popolo zorgas pri la
rektaj suferintoj. Usono estas preta doni ĉian eblan helpon al la
plagitaj regionoj."
Japana ĉefministro Yasuo Fukuda sendis leterojn respektive
al ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao por
esprimi sinceran konsolon pro la tertremo en la gubernio Wenchuan
kaj esperas, ke rapide renormaliĝos la vivo de la plagita popolo
kaj rekonstruiĝos ilia hejmo.
Franca prezidento Nicolas Sarkozy sendis leteron al
ĉina prezidanto Hu Jintao en la 12-a, en kiu li esprimas plej profundan
konsolon pro la tertremo en la centra parto de Sichuan-provinco,
emfazante, ke li mem kaj la franca registaro firme subtenas la ĉinan
popolon.
En la 12-a, rusa prezidento Dmitry Medvedev sendis
telegramon al ĉina prezidanto Hu Jintao, en kiu li esprimas konsolon
pro granda perdo de personaro kaj posedaĵoj kaŭzita de la fortega
tertremo en Sichuan-provinco. Li diris, ke se necese, Rusio donos
helpon al la plagitaj regionoj.
Vespere de la 12-a, Yang Jiechi, ministro de eksteraj
aferoj de Ĉinio, telefone parolis kun Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario
de UN. Ban diris, ke lin surprizas la tertremo en Sichuan-provinco,
kaj en la nomo de UN li esprimas profundan simpation kaj sinceran
konsolon al la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj funebran saluton
al la viktimoj.
Germana kanceliero Angela Merkel kaj germana vickanceliero
kaj ministro de eksteraj aferoj Frank-Walter Steinmeier, ĉefministro
de Slovenio Janez Jansa, konstanta asista ŝtata sekretario de Usono
John D. Negroponte, vicministro de eksteraj aferoj de Turkio kaj
rusa ambasadoro al Ĉinio esprimis konsolon al Ĉinio.
|