Ĝis nul horo de la 18-a de majo la Ministerio de Sano
de Ĉinio sendis pli ol 640-personajn higienajn kaj imunologiajn
taĉmentojn al plagitaj lokoj. Ĝis nun ne estas raporto pri grava
infekt-malsana epidemio nek pri subita publik-higiena okazaĵo en
plagitaj lokoj de Sichuan kaj ne estas manko de sangolivero.
Ĝis nul horo de la 18-a de majo la Ministerio de Sano
de Ĉinio sendis pli ol 5500 medicinistojn kaj rekviziciis pli ol
500 ambulancojn, kaj la kuracaj taĉmentoj troviĝas en ĉiuj plagitaj
gubernioj kaj vilaĝoj.
Ĝis la 10-a horo de la 18-a de majo ĉinaj trupoj sendis
3020 medicinistojn al Sichuan kaj ili faras kuracadon en 35 plagitaj
gubernioj, urboj, urbetoj kaj vilaĝoj.
|