Speciala partia kotizo por kontraŭtertrema savado

La 26-an de majo Ouyang Song, vicestro de la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke post fortega tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco, membroj de la Komunista Partio de Ĉinio en diversaj lokoj memvole donis specialan partian kotizon por subteni la kontraŭtertreman savadon. Ĝis la 12-a horo de la 26-a de majo, la totala sumo de la speciala partia kotizo atingis 1.737 miliardojn da juanoj.