Yi Xianrong, kiu studas en financa esplorejo sub la
Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke negativa efiko al la
ĉina ekonomio kaŭzita de la tertremo en Wenchuan, Sichuan-provinco,
estas portempa, kaj ne influos la tutan ĉinan ekonomion.
Yi diris, ke la plagitaj lokoj troviĝas en la ekonomie
subevoluinta sudokcidenta montregiono de Ĉinio. Kvankam granda estas
la absoluta kvanto de la ekonomia perdo kaŭzita de la tertremo,
tamen kompare kun la totala ĉina ekonomio, tio ne sufiĉas por ŝanceli
la bazon de la ĉina ekonomio. Male, investo de la centra financo
por rekonstruado supozeble fariĝos grava faktoro por kreskigi la
totalan enlandan produktovaloron.
|