Aktualajhoj
 

Okazis en Pekino ekspozicio de bildoj pri la tertremo en Wenchuan

La 31-an de majo okazis en la Ĉina Jarcenta Altaro de Pekino ekspozicio de bildoj pri la tertremo en Wenchuan. La ekspozicio kun la titolo "Ĉio por la vivo" estas organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo.

La ekspozicio kun pli ol 170 bildoj tutflanke kaj plurangule montras situacion de la tertremo okazinta la 12-an de majo en Wenchuan-gubernio, Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, fortegan gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) tuj post la katastrofo, savadon de pli ol 200 mil savantoj, subtenon de 1.3 miliardoj da ĉinoj kaj malavaran kontribuon de Ĉinio kaj aliaj landoj.

La ekspozicio daŭros ĝis la 10-a de junio. En la ekspoziciejo okazas ankaŭ vendado de libroj por bonfara celo kaj la enspezo estos transdonita al lokoj trafitaj de la tertremo.