La 1-a de junio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao veturis
al la urbo Longnan de Gansu-provinco kaj diskutis kun popolanoj
kaj funkciuloj de plagitaj lokoj pri postkatastrofa rekonstruado.
Hu
Jintao stimulis plagitajn popolanojn fari memsavadon de produktado
kaj rekonstrui belan hejmon kun la propraj manoj. Li ankaǔ konsolis
soldatojn kaj oficirojn de la Popola Liberiga Armeo kaj tiujn de
la Armita Policana Trupo, kiuj partoprenis en la kontraǔkatastrofa
savado.
Hu Jintao speciale vizitis tie la pakistanan internacian
kuracan taĉmenton. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Hu Jintao
esprimis al ili sinceran dankon.
|