Kiam okazis la tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco
en sudokcidenta Ĉinio, ĉinaj armeanoj unue sin direktis al la plagitaj
lokoj. Tie ili plej frue eksavis vunditojn mortospite, eltenis plej
grandajn malfacilojn kaj silente kontribuis plej multe. Vizaĝe al
subitaj postskuoj de la tertremo, montŝoviĝoj, terfaloj kaj koto-ŝtonaj
fluoj, ĉinaj armeanoj kuraĝe antaŭeniris. Vizaĝe al korŝiraj scenoj,
ili savis vunditojn larmante. Per siaj sangantaj manoj ili liberigis
multajn suferantojn el la Morto sen postlasi sian nomon. Jen la
plej amindaj homoj en tiu ĉi epoko.
"Lasu min savi iun alian, mi petas."
En la 13-a de majo pli ol 100 lernantoj estis subpremitaj
sub la ruino de lernejo en Mianzhu-urbo de Sichuan-provinco. Dum
postskuo de la tertremo falis granda betona bloko, tiam kelkaj soldatoj
enirontaj tiun ruinon estis firme retirataj de aliaj soldatoj. Sed
la unuaj ne obeis. Fine, la soldatoj sub la ruino estis eltiritaj
en sekurecan lokon. Unu el ili ĵus savinta knabon el la ruino ploregante
diris: "Lasu min savi alian suferanton. Mi petas vin. Mi ankoraŭ
povas savi iun alian."
Testamento en poŝtelefono
"Efektive, reveninte de savado, mi silente skribis
mian testamenton kaj konservis ĝin en mia poŝtelefono." Tion
diris Huang Yanhui el Henan-provinco en meza Ĉinio, kiu partoprenis
en la savado en plagita regiono de la tertremo en Sichuan-provinco.
Nun skribado de testamento jam ne estas sekreto, ĉar multaj plurfoje
tion faris.
"Mi estas filo de la popolano kaj armeano
de la ŝtato!"
Dum savado post la tertremo kelkaj soldatoj baris la
vojon al iu oficiro, kiu volis eniri en ruinon por savi suferantojn.
La oficiro kriis al ili, montrante sian kamuflkoloran kostumon:
"La soldato ne plu estas filo nur de siaj gepatroj kaj edzo
de sia edzino, kiam li surmetis sur sin la militistan uniformon.
Li estas filo de la popolo kaj armeano de la ŝtato!" Poste,
li salutis al la direkto, kie laboras lia edzino: "Mia kara,
mi amas vin. Ne malamu min, ĉar mi estas armeano."
Post kiam li eniris en la ruinon, ĝi refoje falis pro
postskuo de la tertremo. Do li kovris vunditon per sia propra korpo,
kaj estis vundita...
Post 7 horoj, li rekonsciiĝis. Li mem eltiris la nadlon
kaj tuj enviciĝis inter savantoj...
Antaŭeniĝi rampante
En Beichuan-gubernio, vojo 3 kilometrojn longa estis
komplete detruita kaj la kota vojo estis plena de grandaj kaj malgrandaj
ŝtonoj. Por transporti savitajn vunditojn, 8 soldatoj devis kunlabori
sur la vojo por ilin levi, iam eĉ rampante. Sur kruta deklivo pli
ol 20 soldatoj devis kune levi vunditon alten. Sur la vojo al sekureca
loko, soldatoj devis antaŭeniĝi rampante por teni vunditon kuŝanta
horizontale.
Daŭra savado
Dum batalo kontraŭ la tertremo kaj savado de vunditoj,
soldatoj devis daŭre labori en pluraj sinsekvaj tagoj. Por ripozi,
ili nur kuŝis surtere, prenante la ĉielon kiel tendon kaj la teron
kiel liton.
|