"Ruirui, ho, mia kara
finjo. Post kelkaj jaroj mi alportos vin en Pengzhou por viziti
bonan lernejon..." Tagmeze de la 12-a de majo, 28-a jara policanino
Jiang Min en Pengzhou-urbo ameme diris en telefono al sia filino
en Beichuan-gubernio.
 Je
la 14-a horo kaj 28-minutoj de la 12-a de majo, post nur kelkaj
minutoj, kiam Jiang ameme interparolis kun la filino telefone, subite
okazis terura tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco.
(Pengzhou kaj Beichuan ambaŭ estis plagitaj de tiu ĉi tertremo.)
Nehavante tempon por kontaktiĝi kun la familianoj, Jiang Min kaj
ŝiaj kolegoj tuj kolektiĝis kaj senprokraste sin ĵetis en la batalon
por savi vunditojn kaj protekti la socian ordon ...
"Posttagmeze de la 13-a de majo, mia onklo telefonis
al mi kaj diris, ke miaj 10 parencoj perdis sian vivon en Beichuan
inkluzive de miaj patrino kaj filino. Tiutempe mi sentis kvazaŭ
la ĉielo disfalis. Mi ne kredis kaj ofte vivis en iluzio kune kun
la familianoj, ĉar antaŭ nur unu tago mi ankoraŭ telefonis kun mia
finjo, sed nun..." Jiang Min ne povis plu paroli, sin detenante
de larmoj.
La filino de Jiang Min estis tre saĝa kaj aminda. Kvankam
ŝi estis nur 2-jara, tamen povis reciti plurajn poemojn de Tang-dinastio.
Ŝi multfoje diris al Jiang Min en telefono: "Panjo, mi sopiras
al vi."
 Kiel
patrino perdinta filinon kaj filino neplenuminta sian devon al la
gepatroj, Jiang Min diris, ke pene labori kune kun la vivantoj estas
la plej bona metodo por memori la familianojn. Ŝi kun 5 jaroj da
partia membraĝo fortege retenis sian grandan aflikton, dividis la
malĝojon kune kun pli multe da homoj kaj persiste laboris en la
mezlernejo, kie vivas pli ol 4 mil katastrofitaj homoj. Tie ŝi protektas
loĝejan ordon, proponas akvon, distribuas vivmaterialojn kaj konstruas
tendojn.
Vidante infanon, ŝi ja ne povis sin deteni kaj ofte
iris al ili por meti demandojn kaj doni karesojn. En la 17-a de
majo, pro daŭra laboro en sinsekvaj tagoj kaj noktoj, Jiang Min
falis kaj perdis konscion post kiam ŝi endormigis iun knabon samjaran
de ŝia filino.
Jiang Min estis transportita al hospitalo kaj tie oni
faris al ŝi perfuzon. Sed rekonsciiĝinte, ŝi petis tuj iri al la
unua fronto. "Mi sentas bone kaj ne povas okupi la malsanulan
liton de la hospitalo, kaj mi ankaŭ ne povas ĉesigi mian laboron."
Tiel, ŝi revenis en la mezlernejon.
|