Aktualajhoj
 

Kortuŝaj vortoj de Wen Jiabao

Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris al gvidantoj de la trupoj flugontaj al plagitaj lokoj: "Mi havas nur unu frazon -- la popolo nutras vin kaj vi mem decidu, kion vi devas fari!"
"Min ne interesas tio, kion vi faras. Mi volas nur eldanĝerigi la cent mil plagitojn. Tio estas ordono." Wen, naskiĝinta en 1942, estas malpli juna ol plejparto da la savantoj.
"Savi homojn estas la unua grava afero precipe en la lokoj epicentraj, serioze plagitaj kaj malfacile komunikeblaj." En danĝera loko la grizhara kaj ellacigita ĉefministro Wen falis. Lia brako vundiĝis, sed li forpuŝis la kuraciston, kiu volas vindi lian brakon.
"Pro espero malgranda, ni faros ĉion eblan kaj neniel malstreĉos la penadon. Ni certe elsavos ĉiujn el la ruino!"
En tendo de Dujiangyan, ĉefministro Wen diris: "Nun nia unua tasko estas savi homojn. Utiligante ĉiun minuton, ni faros ĉion eblan por eldanĝerigi la plagitojn."
En plagita loko Wen diris al infanoj suferantaj de katastrofo: "Mi estas avo Wen. Karaj infanoj, vi eltenu plue! Vi certe estos savitaj!"
Vidante kadavrojn de viktimoj sur placo, Wen kun peza koro diris: "Mi riverencu tri fojojn por la viktimoj."
"Domoj fendiĝis kaj falis, ni povos ilin rekonstrui. Se nur homoj restas vivaj, ni certe postvivos la malfacilegojn, venkos la naturan plagon. Per niaj propraj manoj ni konstruos nian hejmon pli bone!"
Wen konsolis orfojn portempe loĝantajn en sporthalo: "Ne ploru! La registaro prizorgos vin, vian vivon kaj vian lernadon. Vivu kuraĝe!"
"Nia unua afero estas savi homojn. Ni savos ilin je ĉia kosto kaj ŝparos nenian penon. La armeanoj devas venki ĉiajn malfacilojn por sin direkti al la plej serioze plagitaj lokoj inkl. de piedirado."