Aktualajhoj

Junaj herooj en tertremo

Menciante geknabojn en nia epoko, oni opinias antaŭ ĉio, ke ili estas tro dorlotataj.

Sed en ĉi-foja terura tertremo okazinta en Sichuan-provinco, oni rimarkis, ke ili estas ne nur viglaj kaj amindaj, sed ankaŭ firmvolaj, optimismaj kaj homamaj. En la okuloj de multaj homoj, ili ne plu estas nur timemaj kaj facile plorantaj infanoj, ilia sincera amo donis forton kaj konsolon al malĝojegaj popolanoj trafitaj de la plago.

Knabino ŝanĝis alies vivon kontraŭ sia kruro

En la momento kiam okazis la tertremo la 12-an de majo, 13-jara knabino He Cuiqing jam eliris el loĝdomo. Sed kiam ŝi konsciis pri okazo de la tertremo, ŝi ne rapidis por sin savi, sed revenis al la loĝdomo por veki la dormantajn amikinojn. Malfeliĉe, ŝi perdis la plej bonan tempon por eskapi kaj estis premita sub la ruino.

Post 50 horoj la obstina He Cuiqing estis elsavita.

Ŝi estis la lasta savito en tiu lernejo, sed ŝi perdis por eterne sian dekstran kruron pro longtempa premado sub la ruino.

"Ĉu vi bedaŭras?"

"Ne. Mi bedaŭras nur pro tio, ke mi ne povis savi pli multajn homojn," respondis He Cuiqing kun larmoj en la okuloj.

Piedbati aliajn por ke ili saltu malsupren en kriza momento

Kang Jie estas 11-jara knabino. Kiam la tertremo okazis, ŝi kaj ŝiaj kolegoj estis en la klasĉambro sur la 6-a etaĝo. Kiam skuo de la tero mildiĝis, Kang Jie kaj ŝiaj 10 kolegoj forkuris al la 4-a etaĝo.

Malsupre antaŭ la domego estas betona sportejo kaj malantaŭ la lasta legom-ĝardeno. En la palpebruma daŭro antaŭ la disfalo de la domo, Kang Jie elektis la plej danĝeran manieron por saviĝo -- salti malsupren de la 4-a etaĝo. "Mi preferas salti malsupren ol atendi morton en klasĉambro." Tion diris Kang Jie poste.

"Mi laŭte vokis, ke ili saltu malsupren al la legomkampo. Sed du el ili estis malkuraĝaj, mi do piedbatis ilin, poste ankaŭ mi mem saltis de la 4-a etaĝo." Kiam Kang Jie kaj ŝiaj kolegoj surteriĝis, la domego falis, sed la 11 lernantoj inkluzive de Kang Jie restis sekuraj.

Kang Jie ja eldanĝeriĝis, sed anstataŭ tuj forkuri, ŝi sin direktis al la ruino por savi la instruitojn, englutitajn de la ruino. Dum savado, serioze vundiĝis ŝia maldekstra piedo.

En la tertremo, patro de Kang Jie mortis kaj la domo de ilia familio fariĝis ruino.

9-jara knabo savis sin mem kaj aliajn du kunlernantojn

9-jara Lin Hao estis premita sub ruino post okazo de tertremo. Sed tiam li sin tenis ekstreme trankvile kaj aplombe, tute simile al adoltulo. En la ruino li organizis kunlernantojn kanti kaj konsolis la knabinojn, kiuj ploris pro timego. Post 2-hora klopodo, la malalta kaj facilmova Lin Hao finfine rampis el la ruino.

"En koridoro mi falis pro premo de du kunlernantoj. Kiam mi pene stariĝis, mi trovis, ke ili jam svenis. Mi do revenis en la ruinon kaj elportis unu sur la dorso. Poste tiu ĉi rekuniĝis kun sia patrino." Post tio, Lin Hao denove revenis al koridoro por savi la alian.

Dum savado vundiĝis liaj kapo kaj brako.

"Mi ne sentas doloron pro kantado."

Je la 14-a horo de la 15-a de majo sav-taĉmentanoj trovis knabinon sub la ruino. Ŝia vivo estis minacata: la ruino povos denove fali en ajna momento pro postskuo de la tero.

"Rapidu. Ĉi tie estas vivanto," aŭdinte la vokon, pli ol 10 savantoj senprokraste sin direktis al la loko.

"Onklo, mi ne timas. Ne maltrankvilu pro mi." La knabino siaflanke konsolis la savantojn.

Kun movo de brikoj kaj ŝtonoj, oni trovis, ke la kruroj de la knabino estis kojnumataj kaj ŝia malsupra korpo estis sangoplena. La knabino firme premis siajn dentojn. De tio oni sciis, kiel grandan doloron ŝi eltenis.

"Du tigroj, du tigroj, kuras rapide, kuras rapide..." Dum la savado, la knabino kantis tiun infanan kanton.

"Mi ne sentas doloron pro kantado." Ŝi diris al savantoj.

Tiu ĉi knabino nomiĝas Ren Siyu. Ŝi estas 6-jara.