Aktualajhoj
 

Ĝenerala sekretario de UN monoferis por plagita regiono de Ĉinio

de LI JUN

En la 38-a etaĝo de la domego de la Sekretariejo de UN situanta en Nov-Jorko sidas la oficejo de la ĝenerala sekretario de UN. Ĝenerale, eĉ la laborantoj de UN ne povas eniri tiun etaĝon. Sed je 30 minutoj post la 15-a horo de la 28-a de majo laŭ la loka tempo, la pordo de la 38-a etaĝo estis malfermita al speciala grupo da ĉinoj por monkolektado. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon serioze metis per siaj du manoj blankan koverton en la keston por liveri mondonacojn kaj diris: "Tio montras miajn prizorgon kaj respekton al la plagita regiono de Ĉinio." Poste, li diris al la laborantoj sin okupantaj pri la mondonaco: "Mi ĵus revenis el Ĉinio kaj propraokule vidis la katastrofan situacion. La tertremo alportis grandegan perdon al la ĉina popolo." Tion dirinte, la ĝenerala sekretario haltis momenton kaj tuj poste li daŭrigis kun sincera respekto: "Sed, la ĉina registaro agadas tre rapide, la armeo agadas tre kuraĝe kaj la ĉina popolo estas tre obstina, tio donis al mi profundan impreson. Mi kredas, ke la granda ĉina popolo certe venkos la malfacilon."

Tiuj ĉi specialaj kolektantoj de mondonaco estas internaciaj oficistoj de Ĉinio laborantaj sub Ban Ki-moon en UN. La emociaj vortoj de la ĝenerala sekretario larmigis ilin. En la 24-a de majo Ban Ki-moon kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao interparolis sur la ruino de serioze plagita regiono kaj kune intervidiĝis kun raportistoj de Ĉinio kaj aliaj landoj. Tio profunde kortuŝis la internaciajn oficistojn de Ĉinio en UN. Sed ili ne atendis, ke Ban Ki-moon persone partoprenos en la monofera aktivado.

"Efektive, jam de la komenco nia aktivado de monofero ricevis specialan zorgon de la ĝenerala sekretario." Laŭ konigo de internaciaj oficistoj de Ĉinio en UN, ĉiu monofera aktivado iniciatita de UN devas esti aprobita de la ĝenerala sekretario. Ĝenerale, por kolekti mondonacon en UN, oni devas atendi 10 labor-tagojn por esti aprobita, sed ĉi-foje, oni atendis nur 2 tagojn. En la 26-a de majo, kiam internaciaj oficistoj de Ĉinio provis proponi iri al la etaĝo de la ĝenerala sekretario kaj peti simbolan monoferon de la ĝenerala sekretario, la estro de la oficejo de la ĝenerala sekretario tuj respondis: "Nun, la ĝenerala sekretario de UN estas en Ĉinio, sed revenonte ĉi tien, li iros al alia loko post unu kaj duona tagoj. Sed mi povas peti koncernan laboranton elpensi rimedon por doni al vi kelkajn minutojn." Respondante la telefonon, la sekretario de Ban Ki-moon tuj diris, ke li klopodos kiel eble plej multe, kaj poste li plurfoje diskutis pri la tempo. Li diris al ĉinaj internaciaj oficistoj: "Laŭ miaj scioj, tiu ĉi estas la unuafoja aktivado por monkolektado en la 38-a etaĝo en la historio de UN."

Elirinte el la oficejo de la ĝenerala sekretario de UN, la kolektantoj de mondonaco iris al ĉiuj aliaj etaĝoj kaj la laborantoj de UN konkure metis sian blankan koverton en la keston. Iu sinjorino, akompananta Ban Ki-moon viziti Ĉinion, elprenis foton. Sur la foto estas ĉefministro Wen Jiabao kun fermaj lipoj kaj zorgaj rigardoj. "Mi neniam forgesos la neflekseblajn rigardojn de la ĉina ĉefministro." La sincera klarigo de tiu sinjorino vekis elkoran respekton de la apudestantoj al la ĉina registaro en la batalo kontraŭ la tertremo.