La
19-an de junio He Jianzhong, proparolanto de la Ministerio pri Trafiko
kaj Transporto de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ministerio planas
fini en tri jaroj rekonstruadon de la aŭtovojoj detruitaj de la
tertremo.
En gazetara konferenco He Jianzhong diris, ke la tertremo
okazinta en Wenchuan-gubernio difektis ekspresajn aŭtovojojn, trunkajn
aŭtovojojn kaj kamparajn ŝoseojn en la provincoj Sichuan, Gansu
kaj Shaanxi. La rekta ekonomia perdo atingis 67 miliardojn da juanoj
(ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro).
|